Baltaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baltaj miksaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

Koordinatoj54° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)5413Koordinatoj: 54° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Areo116 550 km² (11 655 000 ha) [+]

Baltaj miksaj arbaroj (Tero)
Baltaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Baltaj miksaj arbaroj
Vikimedia Komunejo:  Baltic mixed forests [+]
vdr
Bildo de Kopparhatten, parto de Nacia Parko Söderåsen, Skåne, Svedujo.

La baltaj miksaj arbaroj estas tersupraĵo-ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj apud Balta Maro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 116 600 kvadratajn kilometrojn. Ĝi etendiĝas en la regiono de Skanio, en la ekstrema sudo de Svedujo, en la nordo kaj la oriento de la duoninsulo de Jutlando, en la danaj insuloj de la Balta Maro, kaj en la balta marbordo de Germanujo kaj Polujo norde de la riveroj Elbo kaj Odro.

La parto de tiu ekoregiono situinta ĉirkaŭ la suda Balta Maro karakteriziĝas de sufiĉe ebenaĵa tereno kaj acidaj grundoj kiuj subtenas miksajn arbarojn de eŭropa fago kaj kverkoj. Landinterne la vegetaĵaro ŝanĝiĝas en eŭropan karpenon, arbaran pinon kaj tilion. Multaj marbordaj riveretoj kreas lagojn kaj malsekejojn, kiuj plialtigas la diversecon je biotopoj kaj vegetaĵaro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Arbaro apud Szczecin, Polujo.
Arbaroj borde de la Laguno de Szczecin.

En la ekoregiono, malsekejoj estas la plej gravaj vivejoj por la specioj. Du ranoj, la kampa rano ( Rana arvalis ) kaj la lageta rano ( Pelophylax lessonae ), estas konsiderataj kiel endanĝerigitajn speciojn. La lutreolo, kiu ĉefe troviĝas en ĉeriveraj areoj, estas endanĝerigita. Bedaŭrinde la vizono estas unu el la kaŭzoj por ĝia endanĝerigo. Tiu nearkta specio, kiu estis metita en la sovaĝejon en iuj eŭropaj landoj kaj eskapis ekde vizono-farmbienoj en aliaj, konkurencas lutreolon por la samaj vivejo kaj nutraĵo. Botaŭroj vivas sub la ŝirmo de kankampoj manĝante fiŝojn, ranojn, kaj aliaj etaj bestoj. Ili kaj pluraj aliaj birdospecioj tie ĉi bredas kaj poste migras al sudo por travintri.

Aliaj birdoj kiuj vivas en tiu ekoregiono estas la griza ardeo kaj la muta cigno. Rabobirdoj, kiaj akcipitroj kaj buteoj, vivas de diversaj birdoj, ronĝuloj, serpentoj, amfibioj kaj aliaj etaj ĝis mezgrandaj vivuloj. Multaj migrantaj birdoj trapasas la ekoregionon, profitante de la diversaj malsekejaj biotopoj.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio