Baltasar Garzón

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Baltasar GARZÓN REAL [baltasar' garson' real'] (Torres, Jaén (Andaluzio), 26-a de oktobro de 1955) estas hispana juĝisto.

Li laboras en Audiencia Nacional, kortumo speciala por gravegaj krimoj (drogkomerco, terorismo) en Hispanio. Tial li enketas aŭ juĝas pri novaĵindaj aferoj. Kritikantoj taksas ĝin juĝisto-stelulo.

Enhavo

[redaktu] Kazoj

Li laboris en kazoj:

[redaktu] Aktivado

Li ankaŭ intencadas pridemandi usonan eksteraferan eksministron Henry Kisinger, pro Operación Cóndor, komploto en la 1970-aj jaroj inter diktaturoj de Cono Sur.

En januaro 2003, Garzón malaprobegis la usonan registaron pri la malliberado de suspektitaj anoj de Al-Qaeda en usona fortikejo Guantanamo (Kubo). Garzón petis transdonon de hispano tie mallibera por prienketi lin.

En 1993 li paŭzis kiel juĝisto por parlamentaniĝi en la listo de reganta partio PSOE. Li estis nomumita ankaŭ estro de Nacia Plano pri Drogoj kun ampleksa potenco. Tamen li baldaŭ rezignis plendante pri malapogo de superuloj. Liaj postaj esploroj helpis la kondamnon de ministro de PSOE kiel estro de GAL kaj al la balota malvenko de la partio.

Li laboras multe kaj, krom laboro, opinias publike kaj agadas pri homaj rajtoj.

Li estas minacata de ETA. En 2002, li malsanigis kaj suferis partan paralizon en duonkorpo.

Li apogas Internacian Punan Kortumon.

En 2003, li publikletere kritikis la politikon de regestro José María Aznar helpanta invadon de Irako.

[redaktu] Kariero

Li studis juron en Universitato de Sevilo, finante en 1979. En 1981, li sukcesis konkurson pri juĝista posteno, komence por Valverde del Camino (Huelva). Poste, li estis sendita al unuanivela kaj enketa juĝejo en Villacarrillo (Jaén). En 1983, li avancis, juĝejo en Almería. Je la 11-a de marto de 1987, la Ĝenerala Konsilio de la Juĝa Potenco nomumis lin revizoro por Andaluzio. Je la 29-a de januaro de 1988, li pasis al la 5-a ĉambro de Audiencia Nacional.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://edition.cnn.com/2002/WORLD/europe/04/18/spain.kissinger/index.html