Baltia Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


La ŝtono "STEBUKLAS" ("miraklo") en la kadedrala placo de Vilno, kie laŭ loka legendo komenciĝis la Baltia Vojo

La "Baltia Vojo" (aŭ Baltia Ĉeno, estone: Balti kett, latve: Baltijas ceļš, litove: Baltijos kelias) estas la evento kiu okazis la 23-an de aŭgusto 1989 kiam proksimume du milionoj da homoj interprenis siajn manojn kaj kreis homan ĉenon de pli ol 600 kilometroj trans la tri ŝtatoj de Baltio, Estonio, Latvio kaj Litovio. La malkutima demonstracio estis organizita por fokusigi la mondan atenton al la komuna historia sorto, kiun suferis la tri landoj. La evento memorigis pri la 50-jara jubileo de la Molotov-Ribbentrop-pakto, laŭ kiu la 23-an de aŭgusto 1939 la diktaturoj Sovetunio kaj Nazia Germanio inter si dividis la ŝtatojn de orienta Eŭropo, kaj la tri parlamentaj demokratioj de Baltio iĝis "posedaĵo" de Sovetunio, kiu sekve dum la somero 1940 konkeris la tri landojn kaj perforte integrigis ilin en sian teritorion. La baltianojn aparte ĝenis la fakto ke la gvidantaro de Sovetunio dum tiu duonjarcento obstine neis la ekziston de interkonsento kun Nazia Germanio kaj la dividon de Eŭropo en interesosferojn: laŭ la oficiala versio el Moskvo la proletaro en la tri baltiaj ŝtatoj mem forĵetis siajn parlamentojn kaj demokratiajn registarojn, petante pri aliĝo al la komunisma ŝtatounio sub gvido de Josif Stalin.

Fono[redakti | redakti fonton]

Dum la fazo de glasnosto kaj perestrojko, kiuj ekde la jaro 1985 celis enkonduki limigitan kvanton da libero kaj demokratieco en Sovetunion kaj savi la ekziston de la malfortiĝanta ŝtatego, strataj demonstracioj aparte en la tri baltiaj sovetaj respublikoj daŭre kreskis je populareco. Dum 1986 po manpleno da homoj la 23-an de aŭgusto kunvenis en ĉiu el la tri ĉefurboj kaj estis rapide disbatita de la polico. Samtempe dum tiu tago la unua komuna evento "Tago de Nigra Rubando" per demonstracioj en 21 okcidentaj urboj, inkluzive de Nov-Jorko, Stokholmo, Londono, Toronto, Seatlo kaj Perto (Aŭstralio) atentigis pri la sekretaj protokoloj de la Molotov-Ribbentrop-pakto. Dum 1987 grandaj demonstracioj en ĉiuj tri baltiaj ĉefurboj estis interrompitaj fare de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj finiĝis per enkarcerigoj. La sekvan jarojn, dum 1988, amasaj protestoj unuafoje estis toleritaj fare de la aŭtoritatoj kaj finiĝis pace.

Semajnon antaŭ la evento de 1989, la gvidantaro de Sovetunio en Moskvo fine ja konfesis la ekziston de la sekretaj protokoloj sed tamen insistis ke la tri ŝtatoj libervole kaj proprainiciate aliĝis al Sovetunio. Kelkajn tagojn antaŭ tio, la 170 konsilianoj de la litova civitana movado Sąjūdis (kiu dum la antaŭa marto gajnis 36 el la litovaj 42 seĝoj por la Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio) voĉdonis por alstrebo de sendependa litova ŝtato "sen politika, kultura aŭ administra subordigo sub Sovetunion".

La protesto[redakti | redakti fonton]

La homa ĉeno estis subtenata fare de lokaj gvidantoj de la komunismaj partioj kaj estis bone planita por certigi ke ĝi ne havu truojn. La plej multaj urboj havis certajn terenojn de la vojo, kiujn ili devis kovri, kaj provizis busajn veturojn tien. La demonstraciantoj interprenis siajn manojn por 15 minutoj ekde la 19-a horo laŭ loka tempo (16:00 h GMT). Specialaj radioelsendoj helpis kunordigi la projekton. Pli poste, okazis granda nombro de lokaj kunvenoj kaj protestoj. En Vilno, miloj da homoj kunvenis sur la katedrala placo, tenante kandelojn kaj kantante naciajn kantojn; aliloke, kristanaj pastroj celebris diservojn kaj sonigis la preĝejajn sonorilojn. En unu el la plej spektaklaj kunvenoj, gvidantoj de la Estonia kaj Latvia Popolaj Frontoj kunvenis ĉe la limo inter la du respublikoj por simbola funebra ceremonio, dum kiu giganta nigra kruco estis fajrigata. Estonio deklaris la tagon feriotago.

La protesto restis komplete paca. Tamen la protestantoj kompreble timis tujajn aŭ postajn punojn. Fakte, la komunistaj gvidantoj Erich Honecker de orienta Germanio kaj Nicolae Ceauşescu de Rumanio ofertis al Sovetunio armean helpon kaze ke ĝi decidus armee rompigi la demonstracion.[1] En la placo Puŝkin de Moskvo specialaj policaj unuiĝoj disigis simpatian demonstracion de kelkcento da homoj - laŭ la nacia novaĵagentejo TASS 75 el la demonstraciantoj enkarceriĝis. Proksimume 13.000 homoj demonstraciis en Moldavio, historia parto de Rumanio, kiu ankaŭ estis viktimo de la sekreta protokolo de la Molotov-Ribbentrop-pakto.

La nombroj iom varias, sed la internacia okcidenta noaĵagentejo Reuters sekvatage raportis ke proksimume 700.000 estonoj, 500.000 latvoj kaj 1.000.000 litovoj partoprenis la eventon. Tiuj nombroj signife superas la antaŭtakson antaŭ la eventon, ke eble entute 1.500.000 homoj partoprenu ĝin. Entute tiutempe proksimume 8.000.000 homoj vivis en la tri baltiaj ŝtatoj.

Post la evento[redakti | redakti fonton]

monero de 1 litova lido okaze de la 10-jara jubileo de la Baltia Vojo

La homa ĉeno simboligis la solidaron de la enloĝantoj de Baltio en la peno akiri pli da aŭtonomeco kaj perspektive ŝtatan sendependecon. Ĝi helpis establigi la ideon de proksima kunlaboro de la tri ŝtatoj, kiu baze efikas ĝis hodiaŭ. Same la protesto montris kiaj estu estontaj demonstracioj kontraŭ la domino de komunisma Sovetunio en orienta Eŭropo: amasaj kaj senperfortaj. La evento helpis altiri tiujn al la protestoj, kiuj antaŭe estis pasivaj, skepktaj aŭ timaj pri persekutoj ... ne nur en Baltio, sed ankaŭ en Hungario, orienta Germanio kaj la aliaj ŝtatoj kaj subŝtatoj de la Orienta Bloko.

La 9-an de novembro 1989 falis la Berlina Muro - post inter alie amasa paca demonstracio la 4-an de novembro en Berlino kun miliono da partoprenantoj. Dum decembro 1989 Miĥail Gorbaĉov subskribis la deklaracion kondamnantan la Molotov-Ribbentrop-pakton. Ene de ses monatoj, la 11-an de marto 1989 Litova SSR iĝis la unua sovetunia respubliko kiu deklaris malapartenon al Sovetunio kaj reakiron de ŝtata sendependeco. Du jarojn post la amasa demonstracio, la sendependeco de ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj estis agnoskita de praktike ĉiuj mondaj ŝtatoj.

Similaj homaj ĉenoj poste organiziĝis en pluraj aliaj regionoj de Sovetunio kaj aliaj ŝtatoj de la Orienta Bloko, lastatempe ankaŭ ekzemple en Tajvano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexandra Ashbourne, Lithuania: The rebirth of a Nation 1991-1994 ["Litovio: la renaskiĝo de nacio"], Lexington Books, 1999, paĝo 24. ISBN 0-7391-0027-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]