Bam-Citadelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La citadelo de Bam kelkajn monatojn antaŭ la tertremo.
La malnova urbocentro de Bam en septembro 2003.
Monda heredaĵo de UNESKO

Bam-Citadelo (perse: Arge Bam) estas la plej granda adoba konstruaĵo en la mondo registrita de Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo. Ĝi troviĝas en la urbo Bamo, ene de la provinco Kermano, en sud-orienta Irano.

Tiu ĉi grandega citadelo, kiu situas sur la mondfama Silka Vojo, konstruiĝis antaŭ almenaŭ 2500 jaroj kaj ĝis 1850 havis loĝantojn. Ne estas certe kial oni forlasis ĝin tiam.

La tuta konstuaĵaro fakte estas granda fortikaĵo, en kies koro trovas sin la citadelo, sed pro la imponego de la citadelo, staranta sur la plej alta loko, oni nomas la tutan fortikaĵon “Bam-citadelo”.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bamo estas malgranda urbo, ĉ. 1100 metrojn super la marnivelo, situanta sur la historie fama Silka Vojo. Ĝi troviĝas en Kermana provinco en sud-orienta Irano, sude de Kerman-urbo kaj norde de la Persa Golfo kaj la Omana Maro.

Mildveteraj vintroj kaj tre varmaj someroj karakterizas la klimaton de tiu ĉi regiono, tiel ke la arboj ekburĝonas en la lastaj tagoj de februaro. Kiel plej multaj dezertaj lokoj, la noktoj eĉ dum la plej varmaj tagoj de la somero, estas malvarm(et)aj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la fondo-dato kaj -kialo de la citadelo ekzistas diversaj opinioj. Iuj kredas ke Bam-urbo fondiĝis dum la imperio de Partoj – tre potenca irana imperio – kaj estis tute florinta jam en la 10-a jarcento. Ekonomie kaj komerce, Bamo okupis tre gravan lokon en la regiono kaj la plejmulto el ĝiaj teksaĵoj kaj vestaĵoj ĝuis mondfamon. Ibne-Haŭgal (943-977), la vojaĝanta araba geografo en sia libro Surat-ol-arz (La Ter-figuro) skribis:

Citaĵo
 …Tie oni teksas bonegajn, belajn kaj daŭremajn ŝtofojn kotonajn kiuj elsendiĝas al foraj landoj kaj urboj; tie oni ankaŭ faras bonegajn vestaĵojn, ĉiu el kiuj kostas ĉirkaŭ 30 dinarojn; ili vendiĝas en Ĥorasano, Irako kaj Egiptio

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Pri la deveno de la vorto Bamo, ekzistas ligoj eĉ al la miteca historio de Irano, nome laŭ-rakonte Bamo estas aliformiĝo de la vorto Bahmano, kio estas nomo de reĝo pri kiu Ferdoŭsi (940?-1020?), la plej renoma epopeisto irana, rakontas en sia plej fama verko Ŝahnameo (Libro de Reĝoj), verkita dum 30 jaroj (980-1010). Tiu ĉi epopeo, konsistanta el 60.000 rimohavaj poemlinioj, estas la plej antikva libro skribita en la moderna persa, kaj ĉiverke Firdoŭsi kaj kristaligis la persan lingvon (post kiam la araba estis disvastigita en Irano sekve de alveno de Islamo), kaj disponigas pri la 1.5-jarmillonga historio de Irano de antaŭ Aĥemenidoj (la unua persa dinastio reĝa en 7a jc. a.K.), t.e. Piŝdadida-periodo, ĝis la islama alveno en la jaro 641.

Bahmano estis la filo de Esfandijaro kiu batalis kontraŭ Rostamo, unu el la ĉefherooj en Ŝahnameo. Kiel Fedoŭsi epopee rakontas, Bahmano batalas kontraŭ la filo de Rostamo, nomata Faramarzo. Sabloŝtormo malhelpis Faramarzon kaj Bahmano venkis en la batalo kaj tial festokaze konstruigis fortikaĵon sur la ŝtona monteto tie, kie nun situas Bam-citadelo.

La areo de Bam-citadelo estas proksimume 180.000 kvadratmetrojn granda, kaj ĝi estas ĉirkaŭita de muregoj 6-7 metrojn altaj kaj 1815 metrojn longaj! Ekzistas du gvat-turegoj ene de la plej interna murego nomataj “Veku-turegoj”, dum entute ekzistas 67 diversaj turoj dise en la antikva regiono de Bamurbo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La arkitekturo kaj planado de la citadelo estas tre genie elpensita divers-vidpunkte. Ekz. de la nuna formo de ĝi, oni bone povas konstati ke ekde la unua paŝo en la desegnado, la planinto(j) estis antaŭvidinta(j) la tutan finan formiĝon de la konstruaĵo-urbo, kaj dum ĉiu fazo de konstruado, la jam konstruita parto ĝuis kompletecan figuron ĉu 2-dimensie ĉu 3-dimensie, kaj ĉiu parto tre bone povis “kunkudriĝi” al la aldonota parto de la posta konstrufazo.

La citadelo situas centre de la fortikaĵo-urbo, sur la plej alta loko ebliganta la plej foran kaj vastan videblecon sekurec-cele. La okulfrapa impono de la citadelo, kaŭzis ke oni nomu ankaŭ ĉiujn aliajn konstruaĵojn ĉirkaŭe de ĝi, per “Bam-citadelo”!

En la arkitektura formo de Bam-citadelo distingeblas du apartaj partoj:

1- La regantejo ene de la plej interna ĉirkaŭmurego, entenanta la citadelon, kazernon, muelejon, 4sezonan domon, akvoputon (digita en la ŝtona tero kaj ĉ. 40 metrojn funda!), kaj stalon por 200 ĉevaloj.
2- La regatejo ĉirkaŭanta la regantejon, konsistas el: ĉefa enirejo de la tuta fortikaĵo-urbo, bazaro laŭlonge de la spina akso sud-norda (konektante la enirejon al la citadelo), ĉirkaŭ 400 domoj kaj ties bezonataj publikaj konstruaĵoj kiel lernejo, sportejo, ..

Inter la domoj tri diversaj tipoj rekoneblas:

A- plimalgrandaj domoj kun 2-3 ĉambroj por la malriĉaj familioj,
B- pligrandaj domoj 3-4-ĉambraj por la meza socia klaso, iuj el kiuj disponas ankaŭ pri verando, kaj fine:
C- plej luksaj domoj kun pli multaj ĉambroj diversdirektaj taŭgaj por la diversaj sezonoj de la jaro kune kun grandaj kortoj kaj staloj apude. Tiaj ĉi domoj ne troviĝas en granda nombro en la fortikaĵo.

Ĉiuj konstruaĵoj estas faritaj de nebakitaj argilaj brikoj, t.e. adoboj. Verŝajne Bam-citadelo estas la plej granda adob-konstruaĵo en la mondo. Unesko registris ĝin kiel universalan kulturan heredaĵon.

Fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiam la pordego de la urbo fermiĝis, neniu homo aŭ besto povis eniri ĝin. En tia situacio, la enloĝantoj povis daŭrigi sian vivadon por longega tempodaŭro, ĉar ili jam disponis pri la akvoputo, plantitaj teroj kaj eĉ brutoj kaj dombestoj. Do en la kazo de sieĝiĝo de la fortikaĵo-urbo, la loĝantoj povis enesti la urbon dum ties soldatoj povis konvene defendi ĝin tra la altaj muregoj kaj turoj.

Klimatreguliloj[redakti | redakti fonton]

Krom la gvat-turoj kaj ornamitaj mureg-pintoj, sur la ĉiel-linio de la fortikaĵo, rimarkindas ankaŭ la vent-kaplilojvento-turoj (perse badgir). Ili estas eliĝintaj ĉielen el la diversaj konstruaĵoj por kapti la agrablan venton kaj konduki ĝin malsupren enen de la internaj spacoj de la domoj; iam super-pasante la surfacon de akvobaseneto en la domo kaj por pli malvaimiĝi kaj por esti senpolvigita kaj por mildigi la sekecan aeron dezertan. Variaj vento-kaptiloj estas utiligitaj an diversaj lokoj. Ekz. ekzistas 4-direktaj vento-turoj por pli grandaj kaj pli gravaj konstruaĵoj, kiuj kapablas kapti divers-direktajn ventojn dum diversaj tagnokt-periodoj en ĉiuj sezonoj. Ekzistas ankaŭ 1-direktaj ventkaptiloj por malpligrandaj domoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezo de la 19a jc., la fortikaĵo komencis forlasiĝi pro ne certaj kialoj. Nun ĝi estas unu el la plej allogaj turismaj lokoj en la regiono, kiun ĉiujare vizitas multegaj turistoj ĉu enlandaj ĉu eksterlandaj.

Tertremo[redakti | redakti fonton]

La 26an de decembro 2003, ĉ. 2:00 UTC (5:30 laŭ la loka tempo), la enorma konstruaĵo preskaŭ tut-detruiĝis per tertremo. Laŭ diversaj pritaksoj preskaŭ %80 de la urbo Bamo estas detruita, 20,000 homoj pereigitaj kaj 30,000 aliaj vunditaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]