Bambaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bambaroj
etno
Suma populacio
4640000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
sunaismo
vdr
Bambara ĉasisto

La bambaroj estas etna grupo en sudorienta Malio je la meza parto de la rivero Niĝero kaj je la allimaj regionoj de Burkina Faso.

Disvastiĝo kaj loĝregiono[redakti | redakti fonton]

La bambaroj estas proksimume kvar milionoj da homoj. En Malio ili konsistigas 38 procentojn de la tuta loĝantaro kaj en Burkino proksimume du procentojn.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La bambara lingvo apartenas al la Mande-lingvoj ene de la niĝerkonga lingvaro. Ĝi parencas kun la malinkea lingvo (dialekto de la mandinka lingvo). La bambara lingvo estas nacia lingvo de Malio.

Vivmaniero kaj religio[redakti | redakti fonton]

La bambaroj tradicie estas agrokultivistoj. La agrikulturo ankoraŭ hodiaŭ estas la plej grava ekonomia bazo de la bambaroj, kiuj vivas kampare.

La tradiciaj kultoj de la bambaroj ankaŭ hodiaŭ estas strete ligita kun la agrikulturo. Precipe la inickultoj ludas gravan rolon en la socio de la bambaroj.

Esenca parto de la bambaroj hodiaŭ estas muzlimoj. Tamen la bambaroj multe pli poste ol aliaj etnoj en tiu regiono transiris al la islamo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]