Bambi
| Bambi | |
|---|---|
| Produktadlando | Walt Disney |
| Filmita en | Usono |
| Originala lingvo | Angla |
| Kina aperdato | 13-a de aŭgusto 1942 |
| Daŭro | 70 minutoj |
| Ĝenro | Animacio |
| Buĝeto | Pli ol $2,000,000 |
| Reĝisoro(j) | David Dodd Hand |
| Produktisto(j) | Walt Disney |
| Scenaro | Larry Morey (rakonta adapto) Perce Pearce (rakonta direktado) Gustaf Tenggren (ilustraĵoj) |
| Laŭ la verko de | Felix Salten (romano) |
| Ĉefrolantoj | Bobby Stewart Donnie Dunagan Hardie Albright John Sutherland Paula Winslowe Peter Behn Tim Davis Sam Edwards Will Wright Cammie King Ann Gillis Fred Shields Stan Alexander Sterling Holloway |
| Produkto | Walt Disney Company, q1047410 |
| Distribuo | RKO Radio Pictures |
| IMDb | |
Bambi estas animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1942. Ĝi estis bazita en la rakonto Bambi, vivo en arbaro ("Bambi, ein Leben im Walde" laŭ la germana originalo), publikita en 1923 de la aŭstria verkisto Felix Salten. La produktado okazis dum la Dua Mondmilito kaj tio iamaniere influis la ideologion kaj nuancojn de la filmo.
Temas pri la vivo de cervido kaj liaj amikoj, la cervedoj, la kuniklo, la mefito, ktp. Ĝi iĝis tre populara tutmonde.
Intrigo[redakti]
Bambi estas la historio de malgranda cervido, rakontita el lia perspektivo, kiu portas la spektanton al liaj mondo kaj vivo. Kun liaj amikoj, ekzemple Frapulo la kuniklo, Floro la mefitino kaj lia estonta parulino Falena, ĝi spertas saĝajn lecionojn pri amo kaj vivo. Pri la danĝero, kiun reprezentas la homo, li lernas de la Princo de la Arbaro, kaj el propraj spertoj kiel la perdo de lia patrino.
Premioj[redakti]
- 1988
- Premio Genesis – Plenlonga Filmo – Klasika
- 1948
- Premio Ora Globo - Speciala Premio

