Banĝara lingvo
El Vikipedio
| banĝara | ||
| Bahasa Banjar | ||
| Parolata en | Indonezio, Malajzio | |
| Denaskaj parolantoj | 3,5 milionoj (laŭ censo de 2000) | |
| Skribo | Latina alfabeto, araba alfabeto | |
| Lingvaj kodoj | ||
|---|---|---|
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | bjn | |
| ISO 639-3 | bjn | |
| SIL | BJN | |
| Angla nomo | Banjar language | |
| Franca nomo | banjar | |
| Vikipedio | ||
La banĝara lingvo (Bahasa Banjar) estas lingvo el la aŭstronezia lingvaro, parolata precipe en Indonezio kaj Malajzio, kun fokuso pri la regiono Kalimantano, la indonezia parto de la insulo Borneo. Laŭ censo de la jaro 2000, la lingvon uzas proksimume 3,5 milionoj da homoj. Estas kaj kutimoj kribi la lingvon per latina kaj per araba alfabetoj.
Ekzistas vikipedio en la banĝara lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1200 artikoloj.
