Banana Boat
El Vikipedio
Banana Boat (Banana Boato) estas pola vira kantanta kvinopo (muzikgrupo) kiu ĉefe okupiĝas pri origina artista kreado de nuntempaj velboataj kantoj. La bando okupiĝas ankaŭ pri la interpretado de klasikaj velboataj kantoj kaj eksperimentas pri aliaj muzikaj formoj kiel ĵazo.
Banana boat funkcias ekde 1994. Nuntempe en la grupo kantas: Maciej "YenJCo." Jędrzejko, ĉefkantisto kaj gvidanto de la bando, Paweł "Konik" Konieczny, komponisto, Paweł "Synchro" Jędrzejko, aŭtoro de la plimulto de la tekstoj, Tomasz "Mundry" Czarny, komponisto kaj Michał "Ociec" Maniara, direktoro de la artista agentejo BananaArt.Pl Art. Membroj de la bando estas aktivaj velboatistoj.
[redakti] Albumoj
- Albumo: A morze tak, a może nie (BananaArt.Pl 2004)
- Malgranda albumo: Banana Boat...Świątecznie (BananaArt.Pl 2004), (z kolędami)
- Kantoj ĉe la disko: Szanty dla Pajacyka, de kiu la tuta enspezo estis transdonita al Polska Akcja Humanitarna.
[redakti] Ekstera ligilo
- Oficiala paĝo de la bando http://www.banana.art.pl/