Bananaj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okupacio de Haitio en 1915

Bananaj militoj estas nomataj tiuj militistaj agadoj, kiujn efektivigis Usono en komenco de la 20-a jarcento (antaŭ la unua mondmilito) en Meza kaj Suda Ameriko. La intervenojn realigis plej ofte la usonaj mararmeoj; kelkfoje partoprenis eĉ trupoj de la usona armeo.

La esprimo "Bananmilitoj" celas je la komercaj interesoj de Usono en la regiono, precipe je financaj investoj de United Fruit Company ĉe kultivado de banano, tabako, sukerkano kaj aliaj agrikulturaĵoj de la karibia areo, Mezameriko kaj meza Sudameriko. Defendantoj de tiuj intervenoj rajtigis tiun agadon, ke tio alportas stabilecon en la regionon.

La bananajn militojn finis en 1934 la Politiko de bona najbareco de prezidento Franklin D. Roosevelt; poste Usono ne fondis novan kolonion.

Koncernitaj landoj[redakti | redakti fonton]

  • Kubo de 1899 ĝis 1902 sub milita guberniestro Leonard Wood, kaj denove de 1906-1909, 1912 kaj 1917-1922; direktita laŭ kondiĉoj de Amendo Platt ĝis 1934
  • Dominika Respubliko 1903, 1904, kaj1914; okupita fare de Usono de1916 al 1924.
  • Haitio okupita de 1915-34
  • Meksiko 1914, 1916-17
  • Nikaragvo 1909-1933
  • Panamo
  • Honduro 1903, 1907, 1911, 1912, 1919, 1924, kaj 1925.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]