Bananujo
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bananujo
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Bananujo estas nomo por la planto de la genro Muso kiu produktas la ofte manĝita frukto Banano. Ĝi devenas el la tropika regiono de Sudorienta Azio kaj Aŭstralio. Hodiaŭ, ĝi estas kultivita tra la tutaj tropiklandoj. Bananujo estas de la familio Musaceae. Ili estas kultivita ĉefe por ĝia frukto. Kvankam la bananujo povas atingi grandan alton (9m), ĝi ne estas arbo. Ĝi efective ne produktas lignan trunkon. La pseŭdotrunko estas reale formita el la petioloj de la folioj. Tiuj ĉi interplektiĝis kaj fariĝas portanta strukturo, kiel falsa trunko. La petioloj havas extremaĵe grandan foliplaton kaj ĉe la centro medianan nervuron. La folioj povas atingi 4m longe kaj 1m larĝe. La tigo de la bananujo estas tre mallonga kaj tute subtera. Ĝi aperas sur rizomo, kiu periode produktas novajn tigojn. La rizomo portas gravan amason de longaj kaj maldikaj radikoj, kiu kreskas sub la tero.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Rilataj artikoloj
[redakti] Eksteraj ligiloj kaj dokumentoj
(en)Open Directory Project
(en)Banana overview - details by International Institute of Tropical Agriculture
Bananas (en)International Banana Society (IBS)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
