Banatsko Karadjordjevo
El Vikipedio
Banatsko Karadjordjevo, serbe Банатско Карађорђево, slave Banatsko Karađorđevo, hungare Gyulamajor [djulamajor] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 59 km²
- Koordinatoj: 45°34′60″N 20°33'28″E
- Alto super marnivelo: 74 m
- Loĝantaro: 2500
- Poŝtkodo: 23216
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo [redakti]
Banatsko Karadjordjevo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj.
Historio [redakti]
La vilaĝo fondiĝis en 1921 apartenanta al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Banatsko Karadjordjevo 2508 homoj, (2398 serboj (96 %), po 18 montenegranoj kaj hungaroj, 16 jugoslavianoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj [redakti]
- ortodoksa preĝejo