Bandama (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bandama)
Bandama (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 050 km
Fluo
Geografio
Landoj Ebur-Bordo
Regionoj [[]]
vdr
Mapo de Ebur-Bordo, centre de la lando la rivero Bandama

La Bandama estas proksimume 1000 kolometrojn longa rivero en meza Ebur-Bordo en Okcidentafriko. Ĝi ekestas el la fontriveroj Blanka Bandama (france Bandama Blanc) kaj Ruĝa Bandama (Marahoué, france Bandama Rouge), kiuj fontas en la, proksimume 900 m alta, seka savano kaj unuiĝas sudoriente de Bouafle.

La suden fluanta rivero akvoriĉiĝas per la apudriveroj Solomougou, Kan kaj Nzi, fluas tra la barillago Kossou, kies retendigo apud Kossou estis konstruita en 1973, kaj enbuŝiĝas en la lagunon Tagba ĉe la Golfo de Gvineo. La rivero Bandama estas la plej longa rivero de Ebur-Bordo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Wolf Tieltze: Lexikon der Geographie. Braunschweig: Westermann, 1968. volumo 1, paĝo 336.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(anglalingva) Bandama river, Ccncise Encyclopaedia Britannica

(anglalingva) Country-study, mongabay.com