Bandar Lampung
El Vikipedio
Bandar Lampung aŭ Bandarlampung estas metropolo, universitata urbo, romkatolika diocezo, havenurbo kaj ĉefurbo de regiono Lampung en Indonezio.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- 05°25′46″S 105°15′45″O / 5.42944°S, 105.2625°OKoordinatoj: 05°25′46″S 105°15′45″O / 5.42944°S, 105.2625°O
- Areo: 193 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 881.801 en 2010
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC + 7 h
- Telefonprefikso: +62 721
[redakti] Situo
Bandar Lampung situas inter montoj kaj maro ĉe la plej suda parto de Sumatro. La urbo laŭ administrado havas 13 distriktojn.
[redakti] Historio
Bandar Lampung antaŭ 1983 havis la loknomon Tanjungkarang-Telukbetung. Tio estis pli frue 2 urboj Tanjungkarang kaj Telukbetung, kiuj unuiĝis.
[redakti] Trafiko
Bandar Lampung havas internacian flughavenon kaj maran havenon. Al la aliaj insuloj oni vojaĝas per pramoj. Trajnoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la aliaj partoj de Sumatro.
