Bando (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hispana urba muzikbando

Bando (en la itala kaj hispana banda, en la franca bande) estas en muzika senco muzika ensemblo, kiu povas pro sia forta sono ankaŭ prezenti liberaere. En latinidaj landoj bando estas blovmuzikistaro, kaj ĝi estas la origino de la moderna bando: Tiu ĉi estas precipe en la popularmuziko, ĵazo, popmuziko kaj rokmuziko la nomo por grupo de muzikistoj, kiuj sub unueca nomo kuniĝis por ne determinita tempospaco, por kune muziki.

Bandoj en Italujo kaj Hispanujo[redakti | redakti fonton]

Blovorkestroj en Italujo kaj Hispanujo konsistas precipe el klarnetoj, flutoj, trumpeto, trombonoj, tubjoj kaj frapinstrumentoj; saksofonoj kaj pluaj lignblovinstrumentoj aliĝas nur laŭokaze (aparte se temas pri simfoniaj blovorkestroj). La ensembloj kutime rekrutiĝas el unu loko kaj ludas en ties muzika kaj festa vivo gravan rolon. Tie ili estas respondecaj por la muzika kadrigo de la ekleziaj procesioj same kiel por la publika prezentado de koncerta muziko. Ankaŭ la edukado de nova generacio de muzikantoj okazas esence per la bandoj.

La „modernaj“ bandoj[redakti | redakti fonton]

La Algiers Brass Band dum ĵaza funebromarŝo en Novorleano
La bando Beatles kiel vakspupa aranĝo en Hongkongo

La plioftiĝinta uzo de la vorto bando devenas de la marŝbando, malgrand- ĝis mezgrandformata ĵazbando kun (plejofte) unuope okupitaj blovinstrumentaj voĉoj.[1] Proksimume 1750 en angla Nordameriko unuafoje aperis la termino „muzikbando“ por blovmuzikistaroj, kiuj paradis je publikaj kaj militaj okazoj.[2] Unu el la unuaj fruaj ekzemploj por civile organizitaj bandoj estas tiu de Josiah Flagg el 1767, kiu ĝis 1773 prezentis dum kvin koncertoj en Bostono.[3] La unuaj ĵazbandoj estis idoj de latunblovaj bandoj el Novorleano, kiuj marŝis je strataj paradoj aŭ je sociaj okazoj, ekzemple funebroj.[4] Komence oni nomis spontane formiĝantajn kunvenojn de pluraj ĵazmuzikistoj bandoj, pli malfrue necesis tempe ne limigita kaj organizita kunlaborado. Je tio oni distingis inter bandoj el nigruloj kaj kreoloj, la bandoj tute ne havis blankulajn membrojn.[5] La Eagle Band de Buddy Bolden jam ekde 1907 apartenis al la fruaj muzikaj ensembloj, kiuj oficiale titoliĝis „bando“.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wieland Ziegenrücker/Peter Wicke, Sachlexikon Popularmusik, 1987, p. 33
  2. Richard K. Hansen, a.a.O., p. 14
  3. William Carter White, A History of Military Music in America, 1944, p. 14
  4. Dirk Sutro, Jazz for Dummies, 2011, p. 73
  5. Daniel Hardy, Exploring Early Jazz, 2002, p. 199 sj

Literaturo[redakti | redakti fonton]