Bandomo 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestra Banejo en Karlovy Vary

Origine la Bandomo 1. nomiĝis Imperiestra Banejo (= Císařské lázně). La konstruaĵo apartenas al kulminaj verkoj de vienaj arkitektoj Fellner kaj Helmer (el la jaroj 1893-1895). Unike kunigitaj estas ĉe tiu ĉi konstruaĵo motivoj de renesanco kaj baroko kun secesiaj dekoraĵoj. Interesaj estas interne dekoracioj en la salono de ZANDER, verko de viena pentristo Labiedski kun temoj el la greka mitologio. La surmu-raj pentraĵoj en la koridoroj estas verko de viena pentristo Jakesch. Sur multaj bildkartoj oni montras, ke la konstruaĵo similas al hufo-fero. En fasado super la unua etaĝo estas nomoj de kuracistoj, kiuj studis efikojn de la karlovaraj fontoj kaj popularigis ilin. Interne en la bandomo estas ĝis nun konservita la "imperiestra banĉambro".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.