Bandungo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bandunga situo

BandungoBandung (IPA pron.: [bʌndʊŋ]) estas ĉefurbo de la provinco okcidenta Javo en Indonezio, kaj sume estas la kvara plej granda urbo en la lando. Lokita je 768 m super marnivelo, Bandungo ĝuas relative la tutan jaron pli freŝajn temperaturojn ol plej parto de indoneziaj urboj. La urbo situas en riverbaseno ĉirkaŭita de vulkanaj montoj. Tiu lokiĝo permesas al la urbo havi bonan naturan defendan sistemon, kiu estis la baza kialo por ke la registaro de Nederlanda Orienta Hindio movu la ĉefurbon de la kolonio el Batavio al Bandungo.

La nederlanda kolonio unue setlis teplantejojn ĉirkaŭ la montoj en la 18-a jarcento, kaj poste konstruis ŝoseojn por konekti la plantejojn al la urbo (180 km nordokcidente). La eŭropaj loĝantoj de la urbo petis akcepton de municipo (gemeente), kiu estis donita en 1906 kaj Bandungo iom post iom disvolviĝis kiel centro por plantejposedantoj. Luksaj hoteloj, restoracioj, kafejoj kaj eŭropecaj vendejoj estis malfermitaj kiel la esprimo Parijs van Java (Parizo de Javo).

Bandunga panoramo

Post Indonezia sendependo, la urbo disvolviĝis rapide kaj urbaniĝis ĝis transformi Bandungon el idilia urbeto al densa 15,000 loĝantoj/km² metropolita areo, kaj loko por ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj. Oni troekspluatis la naturajn resursojn, ĉfe por konverti protektitajn altajn areojn en loĝejoj kaj restadejoj. Kvankam la urbon trafis multaj problemoj, kiel akvouzado kaj kaosa trafiko, Bandungo tamen ankoraŭ allogas ĉu loĝantojn ĉu vizitantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej frua referenco al la urbo datiĝas de 1488, sed arkeologikaj trovaĵoj sugestas, ke ia tipo de la specio Homo erectus vivis en la bordoj de l arivero Cikapundungo kaj ĉirkaŭ la malnova lago de Bandungo.[8] Dum la 17-a jarcento kaj la 18-a jarcento, la Nederlanda Kompanio de Orienta Hindio (VOC) malfermis plantejojn en la areo de Bandungo. La ŝoseo kiu konektos la urbojn de Batavia (nuna Ĝakarto), Bogor, Cianjur, Bandungo, Sumedango kaj Cirebon estis konstruita en 1786. En 1809, Louis Napoleon, kiel reganto de Nederlando kaj ties kolonioj, ordonis la nederlandan Guberniestron H.W. Daendels plibonigi la defendajn sistemojn de Javo kontraŭ la Britojn de Hindio. Daendels konstruis ŝoseon de ĉirkaŭ 1,000 km el okcidenta ĝis orienta marbordo de Javo, kiu trapasis Bandungon.[9][10] Sub ordonoj de Daendels, R.A. Wiranatakusumah la 2-a, administraestro de la regado de Bandungo tiame, translokiĝis el suda Krapjako al loko proksima de la nuna placo alun-alun de Bandungo, kie li konstruis sian dalem (palaco), masjid agung (moskeo) kaj pendopo (kunvenejo) laŭ klasika maniero.[1]

En 1880 oni konstruis fervojon inter Batavio kaj Bandungo,[2] kaj oni enmetis elektron en Bandungon. Poste enmigris multaj ĉinoj kiuj tuje prosperis. La malnova ĉina kvartalo ankoraŭ rekoneblas ĉe la stacio. En 1906 Bandungo ricevis la municipalecon kun pli alta posteno en 1926. Komence de la 1920aj jaroj, la registaro de la Nederlanda Orienta Hindio planis translokigi la ĉefurbon el Batavio al Bandungo. Por tio dum tiu jardeko la nederlanda kolonia registaro ekkonstruis militistajn kazernojn, la registejon, la nunan Gedung Sate) kaj aliajn registarajn konstruaĵojn. Tamen tio fiaskis pro komen co de laDua Mondmilito post kio Nederlando ne kapablis reorganizi la kolonion. La fruktodona areo de la montaroj Parahjangan ĉirkaŭ Bandungo enhavas riĉajn plentejojn de teo. En la 19-a jarcento, Franz Junghuhn enmetis la planton cinchona (kina).[3] Pro sia alta pejzaĝo, ĉirkaŭita de plantejoj, Bandungo iĝis preferinda ripozejo por eŭropanoj.[4] Riĉaj plantejposedantoj vizitis la urbon semajnfine, allogante fraŭlinojn kaj negocistojn el la ĉefurbo, Batavio. La strato Braga iĝis ĉefa promenejo kun kafefjoj, restoracioj kaj vendejoj. Du hoteloj de stilo art-deco, nome Savoy Homann kaj Preanger, estis konstruitaj ĉe la Concordia Society, klubo por riĉuloj kun granda dancejo kaj teatro.[2] Tiam la urbo ricevis la kromnomon "Parijs van Java" (Parizo de Javo).

Gedung Merdeka dum la Azia-Afrika Konferenco de 1955

Post la Indonezia sendependeco en 1945, Bandungo ekestis ĉefurbo de la provinco Okcidenta Javo. Dum la Indonezia Nacia Revolucio (1945-49) kontraŭ Nederlando kiam tiu klopodis kehavi sian kolonion, Bandungo estis unu el la batalejoj dum la evento konata kiel Bandung Lautan Api'.[5]

En 1955 okazis la unua Azia-Afrika Konferenco en Bandungo, kie kunvenis registoj de 29 landoj kaj kolonioj el Azio kaj Afriko. Tio okazis en Gedung Merdeka, iama Concordia Society. De tie eliris ĉefa movado kontraŭ kolonialismo konata kiel Deklaro de Bandungo, kaj kio ŝanĝis en tute la politikan mapon de la mondo.[6] Tiu konferenco estis ankaŭ la unua internacia konferenco de neblankuloj en la historio de la homaro.[7] Eĉ estontaj negraj aktivuloj de Usono rilatis tiun konferencon de Bandungo kiel pruvo de solidareco Afroazia en 1960aj jaroj.[8]

En 1987 la urbo estis tute reurbigita kun detruo de malnovaj domoj kaj ŝanĝo de parto de la malnova centro en nova kvartalo de supermerkatoj kaj bankoj.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kunto, Haryanto. (1984). Wajah Bandung Tempoe Doeloe. Granesia. 
  2. 2,0 2,1 "Creative culture and urban planning: The Bandung Experience", raporto pri la kunveno eleventh International Planning History Conference 2004, Ahmad R. Soemardi, I. Radjawali
  3. "If Only Junghuhn Knows How Cinchona in Indonesia Becomes…, Pikiran Rakyat, 2004-06-07. Kontrolita 2006-08-21. (indonezie)
  4. 4,0 4,1 An Extremely Brief Urban History of Bandung. Alirita 2006-08-20.
  5. Sitaresmi, Ratnayu . "Social History of Bandung Lautan Api (Bandung Sea of Fire) 24 March 1946", gazeto :. Alirita 2008-08-22. (PDF)
  6. Jason Parker (2006). "Cold War II: The Eisenhower Administration, the Bandung Conference, and the Reperiodization of the Postwar Era", gazeto : Diplomatic History, volumo : 30, numero : 5, paĝoj : 867–892. COI:10.1111/j.1467-7709.2006.00582.x
  7. Richard Wright (author). (1995). The Color Curtain: A Report on the Bandung Conference. University Press of Mississippi. ISBN 0-87805-748-X. 
  8. A. Burton, A. Espiritu and F.C. Wilkins (2006). "Introduction: The Fate of Nationalisms in the Age of Bandung", gazeto : Radical History Review, numero : 95, paĝoj : 145–148. COI:10.1215/01636545-2006-95-145