Banduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukraina stratmuzikisto kun banduro
Bandura

La banduro (ukraine: бандура) estas ukraina korda plukinstrumento kun pluraj dek kordoj. Ĉiu tono havas propran kordon. Oni plukas ĝin per ambaŭ manoj kaj tenas ĝin same kiel harpon.

Bandura devenas el la Oriento de kie ĝi dum la mezepoko disvastiĝis al suda Eŭropo, kaj dum la 15-a jarcento disvastiĝis al Orienta Eŭropo[1].

La instrumentoj populariĝis ĉe la orienteŭropa nobelaro kaj estas multloke mencioj de ukrainaj banduristoj en ambaŭ Rusio kaj Pollando. Imperiestrino Elizabeto de Rusio (filino de Petro la Granda) estis sekrete edziĝinta al sia ukraina kortega muzikisto, Aleksej Razumovsky.

La uzo de la instrumento malkreskis ĉe la nobelaro kun la enkonduko de okcidentaj muzikiloj kaj okcidentaj muzikaj modoj, sed ĝi restis ŝatata instrumento. inter la ukrainaj kozakoj.

Bandura spertis gravajn ŝanĝojn dum la 20-a jarcento paralela al la evoluo de la etna libereco de la ukraina popolo. Sankcioj truditaj de la rusa registaro en 1876 severe limigis la uzadon de la ukraina lingvo, kun la rezulto, ke ankaŭ la uzo de la bandura kiel koncertinstrumento malkreskis.

Dum la 20-a jarcento la bandura havis renesancon kaj la intereso kreskis, ne laste inter studentojkaj intelektuloj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (sv) Carlquist, Gunnar, red (1929). Sveda konsultlibro. Bd 2. Malmö: Svensk upslagsboks förlag AB. paĝo 1262
  2. (en) Bandura | Difino, Historio, & Faktoj | Britannica». www.britannica.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]