Banejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banejo estas domo, loko aŭ ĉambro, en kiu oni sin banas aŭ sin duŝas celante purigadon aŭ ripozon.

Por hejma banejo, vidu banĉambro.

Publikaj banejoj enhavas pli ofte plurajn basenojn (nomitajn ankaŭ bankuvojbanujoj), kiuj povas enhavi akvon de malsamaj temperaturoj.

La Romianoj distingis tri specojn de basenoj : frigidarium (por malvarmaj temperaturoj), tripidarium (por varma temperaturo), caldarium (por varmega temperaturo) kaj laconicum (ankoraŭ pli varmega ol en la caldarium)

Tipoj de banejoj[redakti | redakti fonton]

  • naĝejo ebligas naĝon kaj foje saltadon en la akvon
  • ekstera naĝejo, ekzemple simpla lago aŭ natura akvujo
  • termobanejoj (en la Romia Imperio)
  • varmfontaj banejoj (modernaj termobanejoj kun akvo de naturaj varmaj fontoj)
  • saŭnoj, do ŝvitejoj en sekva varma aero, kaj vaporbanejoj, ŝvitejoj en humida varma aero
  • hamamo aŭ turka banejo estas maniero de vaporbanejo uzata por purigo de la korpo kaj malstreĉiĝo.
  • publikaj banejoj, kiam hejmoj ne estas provizitaj de banĉambroj
  • trajno-banejo : speciala formo de banejo estis la trajno-banejo kiu unuafoje Dum la Dua Mondmilito (-> Granda patruja milito) ekzistis 72 banlavaj desinfektaj trajnoj konsistante i.a.el vagono kiu funkciis kiel senvestiĝejo, kie batalantoj seniĝadis je vestoj, bezonataj lavadon kaj desinfektadon. Samloke ili ricevadis sapojn kaj spongojn kaj ankaŭ la eblon ekrigardi sin en normala spegulo. Tra varmizolita vagonplatformo oni povis trairi al la vagono-ŝvitejo kaj la vagono-duŝejo [1].

Publikaj banejaj kulturoj tra la mondo[redakti | redakti fonton]

Sento[rompita ligilo], publika banejo en Japanio
Sento, publika banejo en Japanio

Japanio[redakti | redakti fonton]

Sentō, japana koncepto de publika banejo, kiu ricevas akvon el nature varmega fonto (Onsen).

Roma imperio[redakti | redakti fonton]

La romianoj kredis ke bona sano venis de banado, manĝado, masaĝoj, kaj ekzerco. La banoj do havis ĉiujn tiujn aferojn abunde[2]. En antikva Romo, thermae (el la greka θερμός termos, "varma") kaj balneae (el la greka βαλανεῖον balaneion) estis instalaĵoj por banado. Thermae kutime referencas al la granda imperiaj banokompleksoj, dum balneae estis pli malgrandskalaj instaladoj, publikaj aŭ privataj, kiuj ekzistis grandnombre ĉie en Romo. -> Banejoj de Karakalo en Romo.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. * Stanislavo Belov (2010-09-22) Vaganta banejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-05-26. Alirita 2018-05-26. (historio de la trajno-banejo, konstruita en Sovetunio dum la Dua Mondmilito)
  2. (angla) Romiaj termoj en Varna, Bulgario http://www.ancient-bulgaria.com/2008/05/09/the-roman-thermae-in-varna/ Arkivigite je 2008-05-10 per Archive.today