Bangerten BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo BE en Bangerten BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bangerten.

Bangerten
Blazono de Bangerten
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Bangerten
Lernejo de Bangerten
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47°3′20″N 7°26′59″O  /  47.05556°N, 7.44972°O / 47.05556; 7.44972 (Bangerten BE)Koordinatoj: 47°3′20″N 7°26′59″O  /  47.05556°N, 7.44972°O / 47.05556; 7.44972 (Bangerten BE)
Nombro de enloĝantoj 160
Areo 2,19 km²
Alteco 586 m super marnivelo
Poŝtkodo 3256
Komunumkodo 0532
Mapo de Bangerten
Mapo de Bangerten
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bangerten estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bangerten situas en la Svisa Mezlando sur la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 10 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La komunumo estas rimarkinda pro ĝia bone konservita vilaĝokerno kun multnombraj faktrabdomoj. La komunumo Bangerten konsistas el la vilaĝoj Bangerten kaj Hohrain kaj pluraj izolitaj bienoj. Al oriento la komunuma teritorio etendiĝas al la fontregiono de la rojo Woolibach, kiu apartenas al la akvokolekta bazeno de la lago Moossee. La nordan parton de la komunumo senakvigas la rojo Mülibach al la direkto de la Valo de Limpach. En sudokcidento de la komunumo la monteto Schnarz kun alteco de 622 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 31,9% estas kovritaj de arbaro, 62,1% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bangerten limas en nordo al Scheunen, en nordoriento al Iffwil, en sudoriento al Zuzwil, kaj en okcidento al Rapperswil (vilaĝoj Moosaffoltern en sudokcidento kaj Dieterswil en okcidento).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bangerten situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1340 de Iffwil al Dieterswil (komunumo Rapperswil). La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas 4 kilometrojn sude apud Münchenbuchsee. Bangerten ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ nuntempe la komunumo Bangerten ĉefe vivas de agrikulturo. Ekzistas kulturoj de fruktoarboj kun altaj trunkoj. Dum la lastaj jaroj kreskis ankaŭ la nombro de personoj, kiuj laboras en la najbaraj urboj de la regiono Berno, kiu per la aŭtovojo facile atingeblas. Tamen la agrikulturo restis daŭre grava enspezofonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bangerten datiĝas el la jaro 1263 kiel Bongarthen. Dum la mezepoko Bangerten apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la johanita komandejo Münchenbuchsee. Ek de 1528 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis parto de la Kamparvoktejo Münchenbuchsee sub la supera jurisdikcio de la berna kampartribunalo en Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. Ek de 1803 ĝis 2010 ĝi estis komunumo de la distrikto Fraubrunnen. Ek de la 1-a de januaro 2011 ĝi apartenas al la administra distrikto Seeland.[2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkinda en Bangerten estas la historia vilaĝocentro kun multaj belaj faktrabdomoj el la 18-a jarcento, pro kio ĝi estas historia vilaĝo de nacia signifo. Elstaras el inter tiuj konstruaĵo la lerneja domo kun ĝia horloĝo- kaj sonoriloturo. Unua lernejo en Bangerten jam ekzistis en la jaro 1730, kiel indikas fonto laŭ kiu al la lernejestro devis esti pagita salajro de 4 kaj duona kronoj kaj manĝaĵo por la tuta vintro. En la jaro 1795 estis konstruita la lernejodomo sur la hodiaŭa loko. En la jaro 1835 la instrusalono estis grandigita kaj en la unua etaĝo konstruita loĝejo por la instruisto. 1854 la pajla tegmento estis anstataŭigita per tegela tegmento. 1890 estis grandigitaj la lerneja ĉambro kaj la instruista loĝejo. 1922 estis grandigita la grejnejo kaj alkonstruita ejo por la komunuma skribejo, salono por kunsido kaj rezerva salono en la 1-a etaĝo. Sekvis diversaj aliaj grandigoj kaj renovigoj en la jaro 1934 ĝis 1958. Multsignifa estas frazo en la lerneja kroniko el la jaro 1922, kiu tekstas Post la spertoj kun la lastaj viraj instrupersonoj la komunumo decidis provon kun inaj instruistoj.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Bangerten en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-15)
  3. Fonto: Fritz Spychiger: Die Geschichte der Gehöfte und Wohnstätten der Gemeinde Bangerten (La historio de la bienoj kaj loĝlokoj de la komunumo Bangerten), Bangerten 2002

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]