Bankoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bangkoko)
Panorama vido de la urbocentro de Bankoko
Panorama vido de la urbocentro de Bankoko
Bankoko (= Bangkoko)
taje กรุงเทพมหานคร
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: taje กรุงเทพมหานคร
Ŝtato Tajlando Tajlando
Historiaj regionoj Reĝlando Ajuthajo, Reĝlando Rattanakosin
Rivero Menam-Ĉao-Praja
Situo Bankoko
 - koordinatoj 13° 45′ 08″ N 100° 29′ 38″ O / 13.75222 °N, 100.49389 °O / 13.75222; 100.49389 (mapo)
Areo 1 568,737 km² (156 873,7 ha)
 - de metropolo 7 761,50 km² (776 150 ha)
Loĝantaro 9 100 000 (2010)
 - de metropolo 11 971 000
Denseco 5 800,84 loĝ./km²
 - de metropolo 1 542 loĝ./km²
Fondita 21-a de aprilo 1782 kiel ĉefurbo
Estro Chadchart Sittipunt

(ekde 22-a de majo 2022)

Horzono Tempo en Tajlando (UTC+7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +66-2
ISO 3166-2:TH TH-10
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Tajlando
Situo enkadre de Tajlando
Situo enkadre de Tajlando
Partoj de la urbo
Partoj de la urbo
Partoj de la urbo
Vikimedia Komunejo: กรุงเทพมหานคร
Retpaĝo: www.city.bangkok.go.th
Map
Parko Lumphini en Bankoko

BankokoBangkoko[1] (angle Bangkok; taje กรุงเทพมหานคร: , Krung Thep Mahanakhon; mallonge กรุงเทพฯ, Krung Thep aŭ Krung-Tep) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Tajlando. En 2010, ĝi havis 8,280,925 loĝantojn. Tio estas ĉirkaŭ 12.6 procento de la landa loĝantaro. Ĉirkaŭ 14 milionoj da personoj (22.2 procento) loĝas ene de la ĉirkaŭa Bankoka Metropola Regiono, kio faras Bankokon tre ĉefa urbo, nanigante aliajn urbajn centrojn de Tajlando laŭ kriterioj de graveco. La urbo situas ĉe la orienta flanko de la rivero Ĉao Fraja en kies delto ĝi okupas 1,568.7 kvadratajn kilometrojn.

Bankoko datigas siajn radikojn el malgranda komercejo dum la Ajuthaja Regno en la 15-a jarcento, kiu poste kreskis laŭ grando kaj iĝis la loko de du ĉefaj urboj: Tonburi en 1768 kaj Rattanakosin en 1782. Bankoko estis ĉe la kerno de siama (Tajlando estis tiam konata sub la nomo Siamo) modernigo, dum la fino de la 19-a jarcento, kiam la lando frontis premojn el Okcidento. La urbo estis la centro de la tajlandaj politikaj luktoj, laŭlonge de la 20a jarcento, kiam la lando nuligis absolutan monarkion, adoptis konstitucian regadon kaj suferis nombrajn puĉojn kaj kelkajn insurekciojn. La urbo kreskiĝis rapide dum la 1960-aj al la 1980-aj jaroj kaj nune faras gravan efikon al la politiko, ekonomio, edukado, amaskomunikiloj kaj moderna socio de Tajlando.

La plena, oficiala nomo de la urbo estas กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์, Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit (), la plej longa urbonomo en la mondo. Ĝi signifas :«Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la reenkarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno.» Tiu nomo estis listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa lokonomo de la mondo, kun 168 literoj.[2] La tajlandaj lernejanoj devas lerni la kompletan nomon, kvankam malmultaj povas klarigi la signifon ĉar multaj vortoj estas arkaikaj, kaj konataj de malmultaj.

La forta investaltigo en Azio en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kondukis al multaj multnaciaj firmaoj setligi siajn mondoregionajn sidejojn en Bankoko. La urbo estas nune mondoregiona forto en financoj kaj negocoj. Ĝi estas internacia kerno por transporto kaj sanzorgo, kaj elstariĝis kiel centro por artoj, modo, kaj distrado. La urbo estas fama pro sia surstrata vivo kaj kulturaj mejloŝtonoj, same kiel pro siaj ruĝ-lumaj distriktoj. La Granda Palaco kaj la budhismaj temploj kiel tiuj de Ŭat Arun kaj de Ŭat Fo staras kontraste kun aliaj turismaj allogaĵoj kiel la noktovivaj scenejoj de la stratoj Ĥaosan kaj Patpong. Bankoko estas inter la plej pintaj turismaj celoj, kaj estis nomumita la plej vizitata urbo en kelkaj listigoj.

La rapida kresko de Bankoko kun malmulta urboplanado rezultis en malorda urbo kaj netaŭga infrastrukturo. Malbonkvalita reto de ŝoseoj, spite etendan reton de aŭtoŝoseoj, kun esenca uzado de privataj aŭtoj, kondukis al kronika kaj kripla trafika kongesto, kio siavice okazigis teruran aerpoluadon, ĉefe en la 1990-aj jaroj. Ekde tiam la urbo turniĝis al publika transporto kiel klopodo por solvi la problemon. Kvin rapidaj trafiklinioj estas nune funkciantaj, kaj pliaj sistemoj estas konstruataj aŭ planitaj de la nacia registaro kaj de la Bankoka Metropola Administracio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Bankoko datas almenaŭ reen al komenco de la 15a jarcento, kiam ĝi estis vilaĝo en la okcidenta bordo de la rivero Ĉao Fraja, sub la regado de la Regno Aĝuthaja.[3] Pro sia strategia loko ĉe la elfluo de la rivero, la urbo laŭgrade pliiĝis laŭ gravo. Bankoko dekomence servis kiel doganejo kun fortikaĵoj ambaŭflanke de la rivero, kaj estis la loko de sieĝo en 1688 en kiu la Francoj estis elpelitaj el Siamo. Post la falo de Aĝuthaja antaŭ la Birma Imperio en 1767, la ĵus kronita reĝo Taksin establis sian ĉefurbon en la urbo, kiu iĝis la bazo de la Regno Tonburi. En 1782, la reĝo Futthajotfa Ĉulalok (Rama la 1-a) sukcedis Taksin, translokigis la ĉefurbon al la insulo Rattanakosin ĉe la orienta bordo, kaj tiel li fondis la Regnon Rattanakosin. La Urba Piliero estis starigita la 21an de aprilo 1782, kio estas konsiderata kiel la dato de la fondo de la nuna urbo.[4]

La ekonomio de Bankoko laŭgrade etendiĝis tra internacia komerco, unue kun Ĉinio, poste kun okcidentaj komercistoj el la komenco al la mezo de la 19a jarcento. Kiel ĉefurbo, Bankoko estis la centro de la modernigo de Siamo kaj tiel ĝi devis fronti la premon el la okcidentaj potencoj fine de la 19a jarcento. Dum la regadoj de la reĝoj Mongkut (Rama la 4-a, 1851–68) kaj Ĉulalongkorn (Rama la 5-a, 1868–1910) okazis la enkondukon de la vapormaŝino, presmaŝino, la fervoja transporto kaj aliaj infrastrukturoj en la urbo, same kiel la formala edukado kaj la sansistemon. Bankoko iĝis la centro por la lukto por la povo inter la diversaj militistaj kaj politikaj elitoj kiam la lando abolis la absolutan monarkion en 1932. Aliancita Tajlando kun la Japana Imperio en la Dua Mondmilito, la ĉefurbo suferis aliancan bombadon, sed rapide kreskiĝis en la postmilita periodo kiel rezulto de la usona helpo kaj la investado sponsorita de la registaro. La rolo de Bankoko kiel ripoza sidejo por usonaj militistoj akcelis ties turisman industrion same kiel oni establis ĝin kiel plej grava celo por la seksa turismo. Disproporcia urba disvolviĝo kondukis al pliigo de la ekonomia malegaleco kaj al la amasmigrado el ruraj areoj al Bankoko; ties loĝantaro plialtiĝis el 1.8 milionoj al 3 milionoj en la 1960-aj jaroj. Post la retirigo de usonanoj el Vjetnamio en 1973, la japana ekonomio anstataŭis ilin kiel estroj de la investado, kaj la etendo de eksport-orientita fabrikado kondukis al la kresko de la financa merkato en Bankoko.[5] Rapida kresko de la urbo pluis tra la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, ĝis ĝi estis bremsita de la financa krizo de 1997 en Azio. En tiu epoko, aperis multaj publikaj kaj sociaj problemoj, inter kiuj la fuŝa infrastrukturo kiu montriĝas en elstaraj trafikŝtopiĝoj de la urbo. La rolo de Bankoko kiel la politika sidejo de la lando plue okazigas tie la organizadon de popularaj protestoj, el la studentaj ribeloj de oktobro de 1973 kaj la masakro de la Tamasata Universitato en 1976, la kontraŭ-militistaj manifestacioj de la Nigra Majo de 1992, kaj sinsekvaj kontraŭ-registaraj manifestacioj de opoziciantaj grupoj el 2008 antaŭen.

Administracio de la urbo estis por la unua fojo formaligita de la reĝo Ĉulalongkorn en 1906, per la establado de monthon Krung Thep Fra Maha Naĥon (มณฑลกรุงเทพพระมหานคร) kiel nacia subdivido. En 1915 la monthon estis disigita en kelkaj provincoj, kies administraciaj limoj estis ekde tiam ŝanĝitaj. La urbo en sia nuna formo estis kreita en 1972 pere de la formado de la Bankoka Metropola Administracio (BMA), post la kunigo de la provinco Fra NaĤon en la orienta bordo de la rivero Ĉao Fraja kun la provinco Tonburi en la okcidento dum la antaŭa jaro.[4]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satellite image showing a river flowing into the ocean, with large built-up areas along its sides just before the river mouth
La Bankoka urbareo estas markita en tiu satelita bildo de la malsupra delto de la rivero Ĉao Fraja. La konstruita urba areo etendiĝas norden kaj suden al la provincoj Nonthaburi kaj Samut Prakan.

La Bankoka urbareo mem kovras surfacon de 1,568.7 kvadrataj kilometroj, kio rangigas ĝin la 69a inter la aliaj 76 provincoj de Tajlando. El tio, ĉirkaŭ 700 kvadrataj kilometroj formas la konstruitan urban areon.[6] Ĝi estis rangigita la 73a en la mondo laŭ kriterioj de terareo.[7] La urba areo atingas partojn de ses aliaj provincoj en siaj bordoj, nome, laŭ horloĝa ordo el nordokcidento: Nonthaburi, Pathum Thani, Ĉaĉoengsao, Samut Prakan, Samut Saĥon, kaj Naĥon Pathom. Kun la escepto de Ĉaĉoengsao, tiuj provincoj, kune kun Bankoko, formas la pli grandan Bankokan Metropolan Regionon.[8]

Nonthaburi, taje นนทบุรี estas urbego, provinca sidejo kaj antaŭurbo de Bankoko. Nonthaburi estas la dua plej granda urbo de la lando. Pak Kret, taje ปากเกร็ด estas universitata urbego, antaŭurbo de Bankoko kaj distrikta sidejo.

Topografio[redakti | redakti fonton]

Bankoko troviĝas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero Ĉao Fraja preskaŭ (30 km-ojn) ĉe la marbordo, nur ĝis 2 metrojn pli alte, ol la maro. La rivero meandras tra la urbo en sudenan direkton, kaj elfluas en la Golfo de Tajlando proksimume je 25 kilometroj sude de la urbocentro. La areo estas ebena kaj malsupra, kun averaĝa alto de 1.5 metroj super marnivelo.[9][10] Plej el la areo estis origine marĉa, kiu estis laŭgrade drenita kaj irigaciita por agrikulturo per de la konstruo de kanaloj (ĥlong) kio okazis el la 16a ĝis la 19a jarcentoj. La fluejo de la rivero tra Bankoko estis modifita pere de la konstruo de kelkaj kanaletoj.

La reto de akvovojoj de la urbo servis kiel unuaranga rimedo de transporto ĝis la fino de la 19a jarcento, kiam oni ekkonstruis modernajn ŝoseojn. Ĝis tiam, plej personoj loĝis ĉe aŭ eĉ super akvo, kio kondukis al la fakto ke la urbo estis konata dum la 19a jarcento kiel la "Venecio de Oriento".[11] Multaj el tiuj kanaloj ekde tiam estis terplenigitaj aŭ surpavimitaj, sed aliaj ankoraŭ serpentumas la urbon, servante kiel ĉefaj drenkanaloj kaj transportvojoj. Plej kanaloj estas nune akre poluitaj, kvankam la BMA klopodas traktadi kaj purigadi kelkajn kanalojn.[12]

Ĉefaj kanaloj de Bankoko estas montrataj en tiu mapo detalante la originan fluejon de la rivero kaj ties trarektaj kanaloj.

La geologio de la Bankoka areo estas karakterizita de pinta tavolo de milda marargilo, konata kiel "Bankoka argilo", averaĝe 15 metrojn dika, kiu kuŝas super akvosistemo konsistanta el ok konataj unuoj. Tiu trajto kontribuis al la efikoj de subsidenco okazigita de etenda grundakva pumpado. Unue agnoskita en la 1970-aj jaroj, subsidenco tuj iĝis kritika afero, kaj ĝi atingis proporcion de 120 millimetroj jare en 1981. Decidoj pri grundakva administrado kaj mildigado ekde tiam malpliigis la severecon de la situacio, kvankam subsidenco estas ankoraŭ okazanta je proporcio de 10 al 30 milimetroj jare, kaj partoj de la urbo estas nun 1 metron sub marnivelo.[13] Estas timo ke la urboj povus esti subakvigita ĉirkaŭ 2030.[14][15][16]

Subsidenco rezultis en pliiĝanta risko de inundoj, ĉar Bankoko estas jam sub risko de inundoj pro sia malalta alto kaj netaŭga dreniga infrastrukturo. La urbo nun devas fidi al barieroj kontraŭinundaj kaj en la pliigo de la drenado el kanaloj per pumpado kaj konstruado de drentuneloj, sed partoj de Bankoko kaj ties ĉeurboj estas ankoraŭ ofte inundataj. Fortaj pluvoj rezultas en urba trofluado kiu superas la drensistemojn, kaj elfluado el supraj areoj, estas ĉefaj minacaj faktoroj.[17] Akraj inundoj kiuj damaĝis multon el la urbo okazis en 1995 kaj 2011. En 2011, plej el la nordaj, orientaj kaj okcidentaj distriktoj de Bankoko estis inunditaj, en kelkaj lokoj dum ĉirkaŭ du monatoj. Ankaŭ la marborda erozio estas problemo en la golfa marborda areo, malgranda parto el kio kuŝas ene de la Bankoka distrikto Bang Ĥun Thian. La tutmonda varmigo metas pluajn serizajn riskojn, kaj studon de la OEKE ĉirkaŭkalkulis, ke 5 138 milionoj da personoj en Bankoko povas esti eksponita al marbordaj inundoj ĉirkaŭ 2070, nome la sepa plej alta rango inter tutmondaj havenurboj.[18]

Ne estas altaj montoj en Bankoko. La plej proksima montaro estas la Masivo Ĥao Ĥiao, ĉirkaŭ 40 km sudoriente de la urbo. Fu Ĥao Thong, la nura monteto en la metropola areo, originita el tre granda stupao kiun la reĝo Rama la 3-a (1787–1851) konstruis en Ŭat Saket. La stupao falis dum la konstruado pro la mola grundo kiu ne povis elteni ties pezon. Dum la venontaj kelkaj jardekoj, la abandonita kot-brika strukturo akiris la formon de natura monteto kaj eĉ plialtiĝis pro kreskintaj vegetaĵaroj. La lokanoj nomis ĝin fu ĥao (taje ภูเขา), kvazaŭ ĝi estas natura trajto.[19] En la 1940-aj jaroj, oni aldonis fermigajn cementajn murojn por eviti erozion al la monteto.[20]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bankoko havas tropikan malsekan kaj sekan klimatojn. La plej alta temperaturo estas 41 °C.

A partial view of a large traffic circle, with many vehicles on the road, including buses, cars, minibuses, brightly painted taxis and a tuk-tuk
Trafika ŝtopiĝo post pluvo.

Kiel plej el Tajlando, Bankoko havas tropikan savanoklimaton laŭ la Klimata klasifiko de Köppen kaj estas sub la influo de la musona sistemo de Suda Azio. Oni spertas tri sezonojn: varma, pluva kaj malvarma, kvankam temperaturoj estas tre varmaj la tutan jaron, ranga el averaĝa malalto de 22.0 °C en decembro al averaĝa alto de 35.4 °C en aprilo. La pluva sezono ekas kun la alveno de la sudokcidenta musono ĉirkaŭ la mezo de majo. Septembro estas la plej malseka monato, kun averaĝa precipitaĵo de 334.3 milimetroj. La pluva sezono daŭras ĝis oktobro, kiam la seka kaj malvarma nordorienta musono okazas ĝis februaro. La varma sezono estas ĝenerale seka, sed ankaŭ okazas fojaj someraj ŝtormoj.[21] La surfaca magnitudo de la urba varminsulo de Bankoko estis mezurita en 2.5 °C dum la tago kaj de 8.0 °C nokte.[22] La plej alta registrita temperaturo de la Bankoka metropolo estis 40.1 °C en marto 2013,[23] kaj la plej malalta registrita temperaturo estis 9.9 °C en januaro 1955.[24]

La Grupo por la Klimata Efiko de la NASA Instituto Goddard por Spacaj Studoj analizis klimatajn datumojn por ĉefaj urboj tutmonde. Ĝi trovis, ke Bankoko en 1960 havis 193 tagojn je aŭ super 32 °C. En 2018, Bankoko povis suferi 276 tagojn je aŭ super 32 °C. La grupo antaŭvidas plialtiĝon ĉirkaŭ 2100 al, averaĝe, 297 aŭ 344 tagoj je aŭ super 32 °C.[25]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉakri Maha Prasat en la Granda Palaco, finkompletigita en 1882.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato SrinakarinŭirotSrinakharinwirot (taje มหาวิทยาลัยศรีนครินทรวิโรฒ) estas publika universitato troviĝanta en Bankoko. Fondita en 1949 nomita de la reĝo PhumiPhon Adunjadet. Ĝi estis la unua institucio pri edukado en Tajlando, koncentrita sur instruista trejnado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

A street during sunset lined with many stalls and shops with a lot of signs bearing Thai and Chinese names
Strato Ĝaoŭarat, nome centro de la Bankoka Ĉina Kvartalo. Ĉinaj enmigrantoj kaj ties posteuloj formas la plej grandan etnan grupon en la urbo.

La urbo Bankoko havas 8,305,218 loĝantojn laŭ la censo de 2010, tio estas 12.6 procento de la landa loĝantaro.[26] En 2018, la loĝantaro estis ĉirkaŭkalkulita en 10 milionoj. Ĉirkaŭ la duono estas enlandaj migrantoj el aliaj Tajlandaj provincoj.[27] Tamen nur 5,692,284 loĝantoj, apartenantaj al 2,672,423 hejmoj, registris Bankokon kiel sia laŭleĝa domicilo, laŭ la statistiko de 2014.[28] Granda nombro de la nuntempa loĝantaro de Bankoko pendolas el ĉirkaŭaj provincoj en la Bankok Metropola Regiono, kies totala loĝantaro estas 14,626,225.[29] Bankoko estas kosmopolita urbo; la censo montris, ke ĝi estas hejmo de 567,120 enmigrintoj el aliaj landoj de Azio (inklude 71,024 ĉinojn kaj 63,069 japanojn), 88,177 el Eŭropo, 32,241 el Usono, 5,856 el Oceanio kaj 5,758 el Afriko. Migrantoj el najbaraj landoj estas 216,528 birmanoj, 72,934 kamboĝanoj kaj 52,498 el Laoso.[30] En 2018, la ciferoj montris ke estas 370,000 internaciaj migrantoj registritaj en la Departemento de Dungado, pli ol duono el ili migrantoj el Kamboĝo, Laoso kaj Birmo.[31]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Panoramoj de bankokaj Rajprasong, Ĉidlom kaj Suĥumvit nokte kun Parko Lumfini meze vidata el Sathorn-Silom CBD.
Panoramoj de bankokaj Rajprasong, Ĉidlom kaj Suĥumvit nokte kun Parko Lumfini meze vidata el Sathorn-Silom CBD.
Hokusajo montras Bankokon en la Poemo de Utnoa.

Bankoko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Bankokon nome Krung-Tep:

Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[32]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Esperantista Grupo en Bangkok (~1991-?) estis iama Esperanto-Grupo en Bangkoko. La grupon funkcigis sinjoro Pho Thamkhajadpaikun.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bangkoko en Plena Ilustrita Vortaro
  2. "Record Application Search". Guinness World Records. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  3. Chandrashtitya, Tipawan; Matungka, Chiraporn. ประวัติเมืองธนบุรี [Historio de Thonburi]. Arta kaj kultura servo (taje). Dhonburi Rajabhat Universitato. Arkivita el la originalo en la 13a de julio 2010. Alirita la 11an de decembro 2011.
  4. 4,0 4,1 Komitato por la Rattanakosin Dujarcentjariĝa Celebro (1982). จดหมายเหตุการอนุรักษ์กรุงรัตนโกสินทร์ [Konservarkivoj de la urbo Rattanakosin]. Departemento de Fajnartoj. Reproduktita en "กว่าจะมาเป็นกรุงเทพฯ" [La vojo iĝi Bankoko]. BMA Data Center. Arkivita el la originalo en 19a de decembro 2014. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  5. Baker & Pongpaichit 2005, pp. 37–41, 45, 52–71, 149–150, 162, 199–204.
  6. Thavisin et al. (eld) 2006, p. 24. Reproduktita en "Geography of Bangkok". Arkivigite je 2011-07-05 per la retarkivo Wayback Machine BMA retejo. Arkivita el la originalo la 5an de julio 2011. Alirita la 8an de septembro 2007.
  7. "The largest cities in the world by land area, population and density". City Mayors. 6 de januaro 2007. Arkivita el la originalo la 18an de julio 2008. Alirita la 19an de julio 2008.
  8. Tangchonlatip, Kanchana (2007). "กรุงเทพมหานคร: เมืองโตเดี่ยวตลอดกาลของประเทศไทย" Arkivigite je 2012-03-04 per la retarkivo Wayback Machine [Bankoko: porĉiama ĉefurbo de Tajlando]. En Thongthai, Varachai; Punpuing, Sureeporn (eld.). ประชากรและสังคม 2550 [Loĝantaro kaj socio 2007]. Naĥon Pathom, Tajlando: Instituto por loĝantara kaj socia esplorado. Alirita la 26an de septembro 2012.
  9. Sinsakul, Sin (Aŭgusto 2000). "Late Quaternary geology of the Lower Central Plain, Thailand". Journal of Asian Earth Sciences. 18 (4): 415–426. doi:10.1016/S1367-9120(99)00075-9. Alirita la 22an de majo 2014.
  10. La BMA havigas alton de 2.31 metroj. Thavisin et al. (eld) 2006, p. 24.
  11. Smyth, H. Warrington (1898). Five years in Siam: from 1891 to 1896. II. New York: Charles Scribner's Sons. p. 9. Quoted in Baker & Phongpaichit 2005, p. 90.
  12. Thavisin et al. (eds) 2006, p. 35.
  13. Phien-wej, N.; Giao, P.H.; Nutalaya, P (2a de februaro 2006). "Land subsidence in Bangkok, Thailand". Engineering Geology. 82 (4): 187–201. doi:10.1016/j.enggeo.2005.10.004. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  14. "Rising seas, sinking land threaten Thai capital". Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine CNN International. Arkivita el la originalo la 30an de oktobro 2007. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  15. Philip, Bruno (21a de julio 2011). "Thailand, Sinking: Parts of Bangkok Could Be Underwater in 2030". Time. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  16. Sattaburuth, Aekarach (23a de julio 2015). "Bangkok 'could be submerged in 15 years'". Bangkok Post. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  17. Engkagul, Surapee (1993). "Flooding features in Bangkok and vicinity: Geographical approach". GeoJournal. 31 (4): 335–338. doi:10.1007/BF00812783 (neaktiva en la 19a de septembro 2018).
  18. Nicholls, R. J.; Hanson, S.; Herweijer, C.; Patmore, N.; Hallegatte, S.; CorfeeMorlot, J.; Chateau, Jean; Muir-Wood, Robert (2008). "Ranking Port Cities with High Exposure and Vulnerability to Climate Extremes: Exposure Estimates" (PDF).[rompita ligilo] OECD Environment Working Papers (1). doi:10.1787/011766488208. Alirita la 27an de aprilo 2019. p. 8.
  19. Malnova foto (de ĉirkaŭ 1900) de la loko el la kolekto de la Biblioteko de la Cornell Universitato (lasta aliro 2009-04-27).
  20. "Fu Ĥao Thong (Ora Monteto)". wikimapia.org.
  21. Climatological Group, Meteorological Development Bureau (Januaro 2012). "The Climate of Thailand" (PDF). Arkivigite je 2019-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Taja Meteorologia Departemento. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  22. Tran, Hung; Uchihama, Daisuke; Ochi, Shiro; Yasuoka, Yoshifumi (Januaro 2006). "Assessment with satellite data of the urban heat island effects in Asian mega cities". International Journal of Applied Earth Observation and Geoinformation. 8 (1): 34–48. doi:10.1016/j.jag.2005.05.003. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  23. Wangkiat, Paritta (15a de julio 2018). "Strong Cities Needed" (en Spectrum). Bangkok Post. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  24. Thai Meteorological Department. "Extreme minimum temperature during winter season in Thailand 60-year period (1951–2010)" (PDF). Arkivigite je 2019-04-27 per la retarkivo Wayback Machine retejo de TMD. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  25. Popovich, Nadja; Migliozzi, Blacki; Taylor, Rumsey; Williams, Josh; Watkins, Derek (n.d.). "How Much Hotter Is Your Hometown Than When You Were Born?" (Interactive graphic). New York Times. NASA Goddard Institute for Space Studies. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  26. [https://web.archive.org/web/20190312075524/http://popcensus.nso.go.th/report/WholeKingdom_T.pdf Arkivigite je 2019-03-12 per la retarkivo Wayback Machine "The 2010 Population and Housing Census: Whole Kingdom" (PDF). popcensus.nso.go.th. National Statistical Office. 2012. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  27. Wangkiat, Paritta (15a de julio 2018). "Strong Cities Needed" (en Spectrum). Bangkok Post. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  28. "รายงานสถิติจำนวนประชากรและบ้าน ประจำปี พ.ศ. 2557 (Statistiko de loĝantoj kaj hejmoj, 2014)". Departemento de Provinca Administracio. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  29. "The 2010 Population and Housing Census: Whole Kingdom" (PDF).
  30. "The 2010 Population and Housing Census: Bangkok" (PDF). Arkivigite je 2019-03-13 per la retarkivo Wayback Machine popcensus.nso.go.th. Nacia Statistika Servo. 2012. Alirita la 28an de aprilo 2019.
  31. Wangkiat, Paritta (15a de julio 2018). "Strong Cities Needed" (en Spectrum).
  32. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bangkok en la angla Vikipedio.