Bangui

El Vikipedio

(Alidirektita el Banguo)
Saltu al: navigado, serĉo
Bangui
Administrado
Statuso Urbo
Lando Centr-Afrika Respubliko
Kodo laŭ ISO 3166-2 CF-BG
Demografio
Loĝantaro 684.190
Loĝdenso 10.212 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
4°22′N 18°35′O / 4.367, 18.583Koordinatoj: 4°22′N 18°35′O / 4.367, 18.583
Areo 67 km²
Mapo

Bangui aŭ Banguo estas ĉefurbo de Centr-Afrika Respubliko. En ĝi vivas ĉ. 684.000 homoj (takso: 2005).

La urbo fondiĝis en 1889 kaj en 1960 iĝis la ĉefurbo de la sendependiĝanta lando. Ĝi situas ĉe rivero Ubangi sur loko, kie pluraj rapidfluoejj malhelpas la komercan ŝipveturadon. La rivero Ubangi formas tiuloke limon inter la Centra-Afrika Respubliko kaj Demokratia Respubliko Kongo. Sur la alia bordo de Bangui troviĝas la urbo Zongo.

Ĉefa ekonomia branĉo de la urbo estas la teksaĵindustrio, la produktado de nutraĵoj, biero, ŝuoj kaj sapoj. La eksporto baziĝas je kotono, ligno, kafo kaj sisalo.

Ĉe la Placo de la Respubliko (Place de la République), urbocentra, troviĝas triumfa arko rom-stila de la eksa imperiestro Jean-Bédel Bokassa, filo de la urbo.

Situo de Bangui en la Centr-Afrika Respubliko


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html