Banjaluko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Banja Luka
municipality of the Republika Srpska • urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso urbo
Lando Bosnio+Hercegovino
Ŝtato Serba Respubliko
Poŝtkodo 78000
Retpaĝaro www.banjaluka.rs.ba
Politiko
Urbestro Dragoljub Davidović
Demografio
Loĝantaro 224,647 (2 004)
Loĝdenso 149 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 44°46′N 17°11′O  /  44.767°N, 17.183°O / 44.767; 17.183 (Banjaluko) (mapo)
Alto 163 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Centreŭropa Somera Tempo [+]
Banja Luka (Tero)
Banja Luka (Tero)
DEC
Banja Luka
Banja Luka
Situo de Banja Luka
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banja Luka [+]
vdr

Banjaluko, (serblingve: Banja Luka) estas ĉefurbo de la Serba Respubliko de Bosnio-Hercegovino (serbe: Respublika Srpska), situanta ĉe la rivero Vrbas, kun 62.000 loĝantoj (157.515 loĝantoj en la aglomeraĵo). La nombroj estas el la jaro 1984]; en 2004 oni parolis pri 224.647 resp. 323.228.

Banjaluko estas la dua plej granda urbo de Bosnio-Hercegovino, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Serba Respubliko kaj ĉefloko de la regiono Bosanska Krajina. Ĝi famas pro siaj kulturo kaj historio, kiu reiras al la alta mezepoko. La urbo estas riĉa je arbaj aleoj, ĝardenoj kaj parkoj; ĝi ricevis la nomon "verda urbo".

Geografio

Banjaluko kovras areon de 96,2 km² en nord-okcidenta Bosnio, sur ambaŭ flankoj de rivero Vrbas. Ĝi estas ĉirkaŭata de montetoj; la centro havas altecon de 164 metroj super marnivelo.

La fonto de rivero Vrbas troviĝas ĉirkaŭ 90 km sude de la urbo; la flankaj riveroj Suturlija, Crkvena kaj Vrbanja alfluas en la urbo. Proksime de la urbo situas multaj akvofontoj, kiuj provizas ĝian trinkakvon.

La regiono ĉirkaŭ Banjaluko estas arbareca, kvankam proksime situas ankaŭ montoj. La valo de Banjaluko situas inter zono de altaj kaj zono de ne tre altaj montoj. La plej rimarkindaj estas Manjača (1214 m), Čemernica (1338 m) kaj Tisovac (1172 m); ili apartenas al Dinara Montaro.

Klimato

La klimato de Banjaluko estas modere kontinenteca, kun malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj. Plej varma monato estas julio kun meza temperaturo de 21 °C, plej malvarma januaro kun mezumaj temperaturoj de 0,6 °C.

La jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 988 mm; estas mezume 143 pluvaj tagoj en jaro. Neĝas preskaŭ ĉiuvintre. Oftas fortaj ventoj de nordo kaj nord-okcidento.

Urbodomo de Banjaluko

Ĝemelurboj

Banjaluko ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Aliaj projektoj