Banjarmasin
Banjarmasin estas metropolo en Indonezio, kie estas provinca ĉefurbo, universitata urbo kaj romkatolika diocezo.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- 03°18′51″S 114°35′33″O / 3.31417°S, 114.5925°OKoordinatoj: 03°18′51″S 114°35′33″O / 3.31417°S, 114.5925°O
- Areo: 74 km²
- Supermara alteco: 0-16 m
- Loĝantaro: 625.395 (en 2010 laŭ indonezia Vikipedio)
- Poŝtkodo:
- Horzono:
- Telefonprefikso: 0511
[redakti] Geografio
Banjarmasin situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de maro en suda parto de insulo Borneo.
[redakti] Historio
Banjarmasin fondiĝis en 1526. Ekde 1606 la nederlandanoj komercadis, sed baldaŭe la britoj kontrolis la urbon. Ekde 1787 ĝi iĝis nederlanda protektorato, kie estis provinca ĉefurbo ĝis 1860.
[redakti] Trafiko
Banjarmasin havas flughavenon situantan 25 km-ojn ekster la urbo. La urbo havas ankaŭ sufiĉe profundan havenon. Ŝipoj kaj pramoj trafikas ankaŭ al aliaj indoneziaj insuloj. En la proksimeco multaj uzas boatojn.
[redakti] Klimato
Banjarmasin havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter decembro-marto. Oni mezuras jare po 2570 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 25-31 ° C.
[redakti] Ekonomio
Banjarmasin longe estis fama, kiel centro por diamantokomercado. Tiuj diamantoj estas aparte konataj por ilia brileco. La haveno eksportas kaŭĉukojn, piprojn, lignojn, nafton, karbon kaj oron.