Banko Parex

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Banko Parex (latve: Parex banka) havas sian ĉefan sidejon en la latva ĉefurbo Riga. Ĝi estas unu inter la plej grandaj bankoj en la balta regiono.

[redakti] Historio

La rusaj negocistoj Waleri Kargin kaj Wiktor Krassowizki fondis vojaĝagentejon en 1987. En 1991 la du fondintoj ricevis la licencon por ŝanĝi valutojn. Finfine je la 14a de majo 1992 oni fondis la Parex-bankon. Ĝis hodiaŭ ĝi havas ĉ. 90 filiojn kaj kliento-servejojn en tuta Latvio. Krome ekzistas filioj en 14 landoj. Laste la du fondintoj havis ĉ. 86 % de la akcioj. Aliajn partojn ĉefe havis financaj fondusoj kiel la Julius Bär International Equity Fund.

[redakti] Ŝtatigo

Pro la tutmonda financa krizo de 2008 je la 8a de novembro la latva registaro ŝtatigis la bankon kontraŭ simbola aĉetprezo de 2 Lat (ĉ. 2.82 Eŭroj. Per tiu aĉeto oni akiris entute 51 procentojn de la banko.

[redakti] Eksteraj Ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj