Banko de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko de Latvio
Oficiala nomo Latvijas Banka (latve)
centra bankobankonegoco
Sidejo Rigo, Latvio
Prezidanto Ilmārs Rimšēvičs
Centra banko de  Latvio
Valuto

latva lato (lats)

ISO 4217 LVL
Retejo

http://www.bank.lv

Antaŭa(j) institucio(j)

ŝtata banko de la Litova SSR (inter la jaroj 1940 kaj 1991) sekva(j) institucio(j) =

vdr

La Banko de Latvio - latve Latvijas Banka (foje tradukata Latva Banko, sed la nomero "Latvijas" estas la substantiva landonomo en genitiva formo, ne adjektivo) estas la centra banko de la Respubliko Latvio. Ĝi en sia nuna formo estas fondaĵo de la latva registaro en la jaro 1993, post reatingo de la ŝtata sendependeco el la 50 jarojn antaŭe per armea okupo premita aneksiĝo de Latvio pere de la Sovetunio: La Banko de Latvio difinis sin sekvaĵo de la banko de la Latva SSR - en sia memkompreno tamen estante daŭrigo de la antaŭa Banko de Latvio de inter la du mondmilitoj. Sian sidejon la banko havas en Rigo. Inter la taskoj estas la ekonomia stabiligo kaj sekurigo de la nacia valuto, la latva lato (lats) kaj la laboro cele al enkonduko de la komuna eŭropa valuto Eŭro en Latvio. La Banko de Latvio estas membro de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

filio de la Banko de Latvio en Daugavpils