Bankokodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bankokodo estas numero por identigi bankon ene de unu lando. Ofte (?) oni uzas la kontonumeron de la banko ĉe la centra banko. Bankokodoj estas necesaj en landoj, kie kontonumeroj ne estas unikaj en la tuta lando sed nur por unu banko aŭ eĉ nur unu filio de banko.

Alternative oni povas identigi bankon per la BIC (angle bank identifier coder = bank-identiga kodo), kodo eldonita de la asocio S.W.I.F.T.. Ĝi havas la avantaĝon, ke ĝi estas internacia, sed ne estas uzebla por aŭtomate legataj paperaj dokumentoj pro la abunda uzo de literoj kaj ankaŭ alternative literoj kaj ciferoj en samaj pozicioj.