Balda (Stašov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Banloko Balda)
Balda
germane: Gold Brunn
eksa banloko
Balda - pilgrima kapelo de Virgulino Maria Neĝa
Oficiala nomo: Balda
Kromnomo: Zlatá Studně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Stašov
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Situo Balda
 - koordinatoj 49° 40′ 35″ N 16° 20′ 10″ O / 49.67639 °N, 16.33611 °O / 49.67639; 16.33611 (mapo)
Loĝantaro (1930)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.obec-stasov.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Balda - vido de kapelo al domoj de arbargardisto

Balda, konata ankaŭ kiel Zlatá Studně (germane Gold Brunn)[1] estas domaro, kiu en la jaro 1930 apartenis sub municipon Jedlová (Schönbrunn). Ĝi situas netutan duonhoron de irado oriente de Jedlová, meze de profundaj arbaroj. Kelke da domoj dankas por sia ekzistado al kuraciga fonto. Nuntempe ĝi estas parto de municipo Stašov (Dittersbach), kiu situas oriente.

Historio de banloko[redakti | redakti fonton]

Por sia ekzistado la domaro dankas al la kuraciga fonto. En la jaro 1835 esploris la fonton praga universitata profesoro Pleischl. La banloko devene konsistis el du banlokaj domoj kaj unu baseno. En pasinteco la banloko Zlatá Studna havis kapaciton 180 homoj. Promenoj en la regiono: al la fonto, 2 ducent jaroj aĝaj tilioj (en unu el ili estas 14 metroj alta altaro).

Pri malkovro de la banloko[redakti | redakti fonton]

Mito rakontas, ke terkulturisto el Jedlová en lokoj, kie hodiaŭ estas la banloko, trovis oran rozon. Oni komencis fari fositaĵojn, sed pro kaŭzo de forta fluo de akvo, la laboroj estis ĉesigitaj. Laŭ la fosaĵoj la domaro ricevis ankaŭ sian nomon - Zlatá Studna. Ne estas seninterese, ke tra municipo Jedlová trafluas Zlatý potok (Ora rojo). La kuraciga fonto estis konata jam longe kaj en la jaro 1740 lasis Franz Rudolf Graf von Hohenembs konstruigi lignan banlokan domon kaj modestan penzionon. Ekde tiu tempo la banloko disvastiĝis.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arbara kapelo kun jaro 1747 super la enirpordo.
  • Ŝtona kruco kun statuo de Kristo proksime de la kapelo el la jaro 1884.

Referencoj[redakti | redakti fonton]