Banoŝtor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banoŝtor situas en la mapo en la verda municipo
Ortodoksa preĝejo de Banoŝtor
Mapo pri municipo Beoĉin

Banoŝtor, serbe Баноштор, slave Banoštor, hungare Bánmonostor estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en Srem (regiono), en distrikto Suda Baĉka, en municipo de Beoĉin.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Banoŝtor situas laŭ dekstra bordo de Danubo. Petrovaradin troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1198 en formo "Keu". Tiutempe ankaŭ abatejo formiĝis. En 1229 ĉefepiskopo de Kalocsa tie fondis episkopejon de Szerém. La tataroj detruis la vilaĝon en 1241. En la 1520-aj jaroj la turkoj okupis la regionon de Hungara reĝlando. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis. En 1910 vivis tie 1137 homoj, (serboj en najoritato, germanoj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, al distrikto de Újlak. Post la 1-a mondmilito la loko apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Banoŝtor 780 homoj, (serboj 732 (94 %), kroatoj 17, hungaroj 5, slovakoj 5, germanoj 3, slovenoj 3 kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]