Bantuaj lingvoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.
La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.

La bantuaj lingvoj formas subgrupon de la volta-kongo-branĉo de la afrikaj niger-kongo-lingvoj. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, francaportugala.

En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niger-kongo-lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrikoaziaj (pli precisze kuŝidaj lingvoj. En la sudokcidento la kojsan-lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).

La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subdisciplino de la afrikaniko.

Enhavo

[redaktu] La vorto bantu

lingvo singularo pluralo
konga, ganda,
ruanda, zulua
mu-ntu ba-ntu
herera mu-ndu va-ndu
lingala mo-to ba-to
sota mō-thō bā-thō
svahila m-tu wa-tu

[redaktu] La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj

Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj

lingvo alternativa
nomo
nombro de-
parolantoj
Guthrie-
zono
ĉefa disvastiĝejo
svahila Kiswahili 30–40 mi-oj G40 Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko
ŝona Chishona 11 mi-oj S10 Zimbabvo, Zambio
zulua Isizulu 10 mi-oj S40 Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio
njanĝa Chichewa 10 mi-oj N30 Malavio, Zambio, Mozambiko
lingala Ngala 9 mi-oj C40 Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo
ruanda Kinyarwanda 8 mi-oj J60 Ruando, Burundo, Ugando, Kongo
kosa Isixhosa 7,5 mi-oj S40 Sudafriko, Lesoto
luba Chiluba 6,5 mi-oj L30 Kongo
kuja Kikuyu 5,5 mi-oj E20 Kenjo
kituba Kutuba 5 mi-oj H10 Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo)
ganda Luganda 5 mi-oj J10 Ugando
burunda Kirundi 5 mi-oj J60 Burundo, Ruando, Ugando
makua Makhuwa 5 mi-oj P30 Mozambiko
sota Sesotho 5 mi-oj S30 Lesoto, Sudafriko
cvana Setswana 5 mi-oj S30 Bocvano, Sudafriko
mbunda Umbundu 4 mi-oj R10 Angolo (Benguelo)
peda Sepedi, nord-sota 4 mi-oj S30 Sudafriko,

Bocvano

luja Luluyia 3,6 mi-oj J30 Kenjo
bemba Chibemba 3,6 mi-oj M40 Zambio, Kongo
conga Xitsonga 3,3 mi-oj S50 Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo
sukuma Kisukuma 3,2 mi-oj F20 Tanzanio
kamba Kikamba 3 mi-oj E20 Kenjo
mbunda Kimbundu 3 mi-oj H20 Angola (Luanda)

[redaktu] Esplorhistorio kaj hodiaŭa pozicio de la bantuaj lingvoj

[redaktu] Prahejmregiono kaj disvastiĝo

[redaktu] Lingva karakteristiko

[redaktu] Rimarkoj pri skribmaniero kaj literaturo

[redaktu] La disdivido de la bantuaj lingvoj laŭ Guthrie-zonoj

[redaktu] Literaturo

[redaktu] Retligoj

Ĉi tiu artikolo pri "Bantuaj lingvoj" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.