Banuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banuta, hungare Bánuta estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Lendava.

Municipo Lendava en Slovenio, kie Banuta troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Banuta situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si