Baobabo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Baobabo
Afrika Baobabo
Afrika Baobabo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Genro: Adansonia
Specioj

Vidu tekston.

v  d  r
Information icon.svg

Baobabo (Adansonia), estas afrotropika kaj aŭstralazia genro el bombakacoj, kiu ĝenerale konstituas tre diktrunkajn (kelkfoje 9-metra diametro), vast-branĉarajn arbojn. Ĝi ĉefe troviĝas en la afrikaj savanoj sed ankaŭ en Aŭstralio. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, longa ĝis duonmetro, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.

Kultura signifo

Oni diras, ke baobabo havas invertitajn radikojn, t.e, ke ĝiaj branĉoj estas vere radikoj. Afrikaj sklavoj kredis, ke vera branĉaro de baobabo aperus en Ameriko, kaj post la morto, la animoj de nigruloj revenus per ĝi ĝis la "radikoj" en Afriko. Pro tio, en Recifo oni plantis multajn baobabojn, por ke sklavoj senesperiĝu pri reveno al Afriko kaj iĝu kristanoj.

Baobaboj estas gravaj elementoj en verko "La Eta Princo".

Specioj

  • Adansonia digitata – Afrika Baobabo (nordorienta, meza, kaj suda Afriko)
  • Adansonia grandidieri – (Madagaskaro)
  • Adansonia gregorii (sin. A. gibbosa) – Aŭstralia baobabo (nordokcidenta Aŭstralio)
  • Adansonia madagascariensis – Madagaskara baobabo (Madagaskaro)
  • Adansonia perrieri – (Madagaskaro)
  • Adansonia rubrostipa (syn. A. fony) – (Madagaskaro)
  • Adansonia suarezensis – (Madagaskaro)
  • Adansonia za – Baobab (Madagaskaro)

Eksteraj ligiloj

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Ekstera ligilo    http://www.baobabs.com/Baobabs_species.htm Specioj (de plantovendejo "Le Jardin Naturel")
Ekstera ligilo    http://www.baobabs.com/Baobabs_photos.htm Bildoj (sama retejo)
Ekstera ligilo    http://www.madainfo.de/baobabs madagaskaraj specioj (germane)
Ekstera ligilo    http://www.henriettesherbal.com/eclectic/kings/adansonia.html angla priskribo