Baŭtoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Baotou)
Baŭtoŭo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Statuso Urbo
Lando  Ĉinio
Provinco Interna Mongolio
Poŝtkodo 014000
Aŭtokodo 蒙B
Telefonkodo 472
Kodo laŭ ISO CN-15
Retpaĝaro http://www.baotou.gov.cn/
Demografio
Loĝantaro 2 709 378  (2020) [+]
Loĝdenso 98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 109° 50′ O (mapo)40.65621109.83454Koordinatoj: 40° 39′ N, 109° 50′ O (mapo) [+]
Alto 1 065 m [+]
Areo 27571,17 km² (2 757 117 ha) [+]
Horzono UTC +8
Baŭtoŭo (Ĉinio)
Baŭtoŭo (Ĉinio)
DEC
Baŭtoŭo
Baŭtoŭo
Situo de Baŭtoŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baotou [+]
vdr


BaŭtaŭoBaotou (包头市) estas milionurbo en aŭtonoma regiono Interna Mongolio, Ĉina Popola Respubliko. La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de la Flava rivero, apud la bordo kun Mongolio. En la proksimo, oni povas trovi restaĵojn de la Ĉina muro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baŭtoŭo en la 18-a jarcento estis nur vilaĝo kaj malrapide evoluis al kampara urbo. Oni ĉirkaŭis ĝin en 1871 per muro, en 1925 akiris la rangon de prefekta urbo. Ĝian evoluon forte helpis, ke en 1922 ekservis la fervojo al Pekino. Ĝi havis centran rolon en komercado al Mongolio kaj Nordorienta Ĉinio. Ĝia ĉefe eksporta varo estis la pelto, lano kaj platigita lano, la importo konsistis el teksaĵoj, greno, plantaj ekstraktaĵoj kaj teo.

Oni liveris la lanon kaj pelton al Tjanĝino kaj oni eksportis de tie.

La urbo iĝis rezidejo de la aŭtonoma registaro de Meng-chiang, dum la japana okupado (1937–45). La japanoj evoluigis la malpezan industrion, la karbominadon, esploris ercejojn.

Post la dua mondmilito oni rekonstruis en 1953 la detruitan fervojon (1949) kaj fine de la 1950-aj jaroj, ĝi iĝis durelpara. Poste oni malkovris kaj ek-ekspluatis la proksimajn ercejojn, tiel la urbo iĝis grava industria centro de la regiono, de Ĉinio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Apuda estas unu el la plej grandaj tavoloj da rara tero metaloj en la mondo. 45% de mondo produktado de raraj teroj devenas apud Baŭtoŭo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]