Baptista Eklezio de Vestboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membro de la eklezio Jael Phelps kaj baptista infano de Vestboro dum manifestado en Tulsa, Oklahoma
samseksemaj paroj kisas sin antaŭ la protestado de baptistaj vestboraj eklezianoj (Oberlin, Ohio, Usono) en majo 2000.

La Baptista Eklezio de Vestboro (Westboro Baptist Church en la angla lingvo) estas kristana sekto gvidata de Fred Phelps kaj ĝia sidejo troviĝas en Topeka (Kansaso), Usono.

La Baptista Eklezio de Vestboro posedas diversajn retpaĝojn kiel GodHatesFags.com, GodHatesAmerica.com kaj aliaj kiuj kondamnas lesbaninojn, gejojn, ambaŭseksemulojn kaj transgenrulojn (LGBT), romkatolikojn, muzulmanojn kaj judojn kaj ankaŭ al tiuj kiujn ili konsideras kiel apogantoj de tiuj grupoj kiel la svedoj, kanadanoj, irlandanoj, britoj kaj usonanoj.

La organizo estas observata de la Ligo Kontraŭ Difamado, kaj estas klasifikata kiel diskriminacia grupo (hate group) de la Southern Poverty Law Center. Kvankam ili estis konataj en la komunumoj LGBT pro organizado de konfliktoj dum la eventoj de la Tago de Geja Fiero aŭ aliaj samseksemaj eventoj, la Baptista Eklezio de Vestboro atingis plian famon pro la organizado de bojkotoj en la funebraĵoj al dumbatalaj mortintaj soldatoj en la Milito de Irako, protestoj kiuj originas el la kontraŭusonaj sentoj de la fondinto Phelps.

Kvankam ĝiaj membroj identigas sin kiel baptistoj, la eklezio estas sendependa kaj ne estas aliĝita al iu ajn baptista unuiĝo aŭ asocio, kaj neniu baptista institucio agnoskas la baptistojn de Vestboro kiel grupon de kredantoj je la Biblio. La eklezio priskribas sin mem kiel sekvanto de la principoj de la praa baptismo kaj de kalvinismo. Ĝia unua diservo estis celebrita la tagmezon de dimanĉo, la 27-a de novembro 1955. La eklezio laboras laŭ ĝia kredo esprimita de ĝia plej konata devizo, «God hates fags» (Dio malamas la gejaĉojn), kaj esprimas la ideon, bazita sur ĝia biblia interpreto ke la mondaj tragedioj iamaniere rilatiĝas al la samseksamo— ĉefe pro la plimultiĝo de la toleremo kaj la akceptita «samseksama agendo» . La grupo obstine insistas kaj predikas ke Dio malamas la samseksemulojn pli ol la aliajn «pekulojn» kaj pledas por ke samseksemo estu punata per la mortpuno.