Bar (Ukrainio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bar
Bar
urbo en Ukrainio • city of district significance

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23000–23005
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 337  (2022) [+]
Loĝdenso 2 578 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 5′ N, 27° 41′ O (mapo)49.07805555555627.683055555556Koordinatoj: 49° 5′ N, 27° 41′ O (mapo) [+]
Alto 362 m [+]
Areo 5,95 km² ( 595 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bar (Vinica provinco)
Bar (Vinica provinco)
DEC
Bar
Bar
Situo de Bar
Bar (Ukrainio)
Bar (Ukrainio)
DEC
Bar
Bar
Situo de Bar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bar, Ukraine [+]
vdr

Bar (ukraine Бар) estas urbo en Vinica provinco, en centro de Ukrainio en la samnoma subdistrikto. Ĝi havas 17.200 loĝantojn (stato: 2005).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vido

La urbo havis la nomon en la 14-a jc Riw. La urbon prirabis en 1452 la tataroj. La novkonstruita urbo portas la nomon ekde tiam Bar. Komence de la 16-a jc. la pola reĝino Bona Sforza konstruigis tie fortikaĵon, la duan plej grandan en Podolio. Inter 1672-1674 la urbon okupis la Otomana Imperio. En 1768 oni fondis tie La Konfederacion de Bar. Samjare okupis la landon kaj detruis la fortikaĵon rusaj taĉmentoj sub gvido de generalo Petr Kreĉetnjikov.

La 28-an de januaro 1920, Lenin proponis limon inter Pollando kaj Rusio de Bar ĝis Polack. La urbo apartenas ekde 1921 al Ukrainio.