Barabajgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barabajgoj
etno
Datogoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La barabajgoj estas etno en Tanzanio. Ili vivas plejparte en la nordo de la lando en la vulkana altlando ĉirkaŭ la monto Hanang kaj estas subgrupo de la nilota etno datogoj. Ilia nombro estas prokimume 50.000 personoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La barabajgoj parolas la datogan lingvon, kiu estas nilota lingvo [1]. Ili vivtenas sin per ĉasado, agrokulturo kaj bestbredado. Riĉeco mezuriĝas ĉe ili je la nombro de la bovoj, kiun posedas barabajgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La datogoj antaŭe estis potenca popolo, sed ili per la eŭropa koloniigo, enportitaj malsanoj kaj intertribaj militoj malmultnombriĝis.

En la 1990-aj jaroj la barabajgoj estis forpelitaj de la Basotu Plains. Ili devis cedi al projekto de la kanada kaj tanzania registaroj por grandarea kultivado de tritiko, kiu servis precipe por krei vendadeblecojn por kanadaj produktantoj de pesticidoj kaj rikoltmaŝinoj. Dum la forpelado okazis lezoj de homaj rajtoj kiel torturadoj kaj amasaj seksperfortoj je la barabajgoj, kiuj per tio perdis siajn vivobazojn. Kelkaj barabajgoj post tio translokiĝis al la urboj, dum aliaj ekloĝis en la regiono de la hadzoj[2].

En lasta tempo okazas ankaŭ miksgeedziĝoj de la tagotoj kun la irakvoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]