Barack Obama

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Barack Obama
Barack Obama
usona politikisto
Naskiĝo 4-a de aŭgusto 1961
Honolulu, Havajo, Usono
Vidu ankaŭ biografian portalon

Barack Hussein OBAMA (naskita 4-an de aŭgusto 1961) estas usona Demokrata politikisto kaj usona senatano de Ilinojo. Laŭ la Historia Oficejo de la Usona Senato, li estas la kvina nigrula senatano en usona historio, kaj la sola nun servanta. Obama estis la ĉefa oratoro ĉe la 2004-a Nacia Kunveno de la Demokratia Partio kiam li ankoraŭ servis en la Ŝtata Senato de Ilinojo. En novembro 2004 li elektiĝis kun granda iomo en jaro de multaj gajnoj de Usona Demokrata Partio.

Li geedziĝis kun Michelle Obama kaj estas patro de du filinoj.

[redaktu] Frua vivo kaj kariero

Barack Hussein Obama naskiĝis en Honolulu, Havajo al Barack Hussein Obama Sr. of Nyangoma-Kogelo, Distrikto Siaya, Kenjo, kaj Ann Dunham de Wichita, Kansaso. Liaj gepatroj renkontiĝis kiam ili ambaŭ studis ĉe la Universitato de Havajo ĉe Manoa, kie lia patro reĝistriĝis kiel fremda studento. En sia eldonita en 1995 memorlibro Dreams from My Father ("Revoj de mia patro") Obama priskribis sian preskaŭ rasblindecan fruan infanecon. Li skribis: "Ke mia patro aspektis neniom kiel la personoj ĉirkaŭ mi — ke li estis nigra kiel peĉo, kaj mia patrino estis blanka kiel lakto — apenaŭ registriĝis en mia menso.

Kiam Obama estis dujaraĝa, liaj gepatroj eksedziĝis kaj lia patro revenis al Kenjo. Lia patrino edziniĝis al Lolo Soetoro, indoneza studento, kiu kunprenis Obaman al Jakarta kiam tiu estis ses-jaraĝa. Post kvar jaroj Obama revenis al Havajo por loĝi kun siaj patrinaj geavoj.

Obama studis juron Harvard. Li diplomiĝis tie kiel magna cum laude (plej alta laŭdo) en 1991. Li estis instruisto pri konstitucia leĝo ĉe Lernejo de juro de Universitato de Ĉikago ekde 1993 ĝis li elektiĝis al la usona senato.

En 2006, li verkis libron The Audacity of Hope ("La aŭdaco de espero").

[redaktu] Ligiloj eksteren