Baraona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baraona
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42213
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 2° 39′ U (mapo)41.295277777778-2.6572222222222Koordinatoj: 41° 18′ N, 2° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 105 m [+]
Areo 116,59 km² (11 659 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Baraona (Provinco Sorio)
Baraona (Provinco Sorio)
DEC
Baraona
Baraona
Situo de Baraona
Baraona (Hispanio)
Baraona (Hispanio)
DEC
Baraona
Baraona
Situo de Baraona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baraona [+]
vdr

BaraonaBarahona [baraOna] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco, atribuita ankaŭ al pli sudorienta komarko Tierra de Medinaceli. Kurioze ambaŭ literumado (kun neprononca ho aŭ sen) estas uzataj eĉ oficiale, dum ĉe samnomaj loĝlokoj, nome urbo kaj provinco Barahona (Dominga Respubliko), same kiel ĉe Barahona del Fresno (Provinco Segovio) la nomo estas uzata ĉiam kun "h".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Baraona en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 116,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 127 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 575 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 63 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Barahona, Jodra de Cardos, Pinilla del Olmo kaj Romanillos de Medinaceli.

En la municipa teritorio inkludite en la Reto Natura 2000 estas la jenaj lokoj:

  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 9077 hektarojn, nome 78 % de la teritorio.​
  • Birdoprotekta Zono konata kiel Altos de Barahona, okupanta 9205 hektarojn, nome 79 % de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Pinilla del Olmo kaj Romanillos de Medinaceli. Poste ĝi aligis​ Jodra de Cardos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, gvatoturoj kaj popola arkitekturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]