Barato
Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato, aŭ kun hinda subkontinento, kiun oni same kiel Baraton foje nomas Hindujo.
| भारत गणराज्य | |
| Bhārat Gaṇarājya | |
| Barata Respubliko | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Jana-Gana-Mana | |
| Nacia devizo: Satyameva jayate (सत्यमेव जयते) Nur vereco triumfas |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Nov-Delhio |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | 24 lingvoj kies plej grava estas la Hindia |
| Plej ofta(j) religio(j) | Hinduoj (80,46%), Islamanoj (13,43%), Kristanoj (2,34%), Sikoj (1,87%), Budhistoj (0,77%), Ĝainistoj (0,41%), aliaj (0,72%) |
| Areo % de akvo |
3.287.590 km² 9,5% |
| Loĝantaro | 1.095.351.995 (2006) |
| Loĝdenso | 324/km² |
| Loĝantoj | Baratoj |
| Horzono | UTC+5:30 |
| Interreta domajno | .in |
| Landokodo | IND |
| Telefona kodo | 91 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Federacia respubliko |
| Ŝtatestro | Prezidento Pratibha Patil (ekde 2007) |
| Ĉefministro | Manmohan Singh |
| Nacia tago | 26-a de januaro 1950 (respubliko) |
| Sendependiĝo | 15-a de aŭgusto 1947 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Barata rupio (INR) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Federacio Esperanto de Barato |
Barato, aŭ Hinda Unio, estas federacia ŝtato en Suda Azio sur hinda subkontinento ĉe la Hinda Oceano. La lando estis unuigita la unuan fojon fare de Aŝoko (proksimume 273 - 232 a.K.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mughaloj.
Enhavo |
[redakti] La nomo Barato
La nomo Barato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindujo (aŭ Hindio) aliflanke havas neklaran signifon – legu pli pri tio en la artikolo Hindujo. La plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton Barato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindujo por la historia signifo de Brita Hindujo aŭ por la tuta hinda subkontinento, kiu entenas krom Barato ankaŭ Bangladeŝon, Butanon, Nepalon kaj Pakistanon.
[redakti] Geografio
Barato situas ĉe la hinda oceano, kaj havas 7000 kilometrojn longan marbordon.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj por kv. km: 341,0 (2000)
homoj por kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortoj: po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso)
migrantoj: po -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortokvanto de beboj: po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj por virino: po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso)
meza vivo longeco: po 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej gravaj urboj: en 2000:
| Urbo | Loĝantaro |
|---|---|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
- Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
| Urbo | Loĝantaro |
|---|---|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
En 2011 jam iĝis milionurboj Solapur, Srinagar, Ranĉi, Ĉandigarh, Koimbatore, Majsur, Ĝodhpur kaj Guvahati.
Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
[redakti] Listo de la 22 oficialaj lingvoj
- 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
- 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
- 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)m lingvo 337,27 hindia*1 69,59 bengala* 66,02 teluga 62,48 maratha* 53,01 tamila 43,41 urduo* 40,67 guĝarata* 32,75 kanara 30,38 malajala 28,06 orija* 23,38 panĝaba* 13,08 asama* 7,77 maitila*2 (en 1981) 5,22 santala 4,4 kaŝmira3 2,07 nepala 2,12 sindha 1,76 konkana 1,27 manipura 1,22 bodoa 0,09 dogra 0,05 sanskrita - La lingvoj stelitaj (*) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.
- 1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
- 2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
- 3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue (vidu)
Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)
[redakti] Literaturoj
- bengallingva literaturo
- malajalingva literaturo
- urdua poezio
- Premio Gjanpith
- vidu ankaŭ en anglalingva literaturo
[redakti] Ŝtatoj de Barato
|
|
|
|---|---|
| Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝarato | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝastano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
| Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadivoj | Nikobaroj | Pondiĉero | |
| Teritorio de ĉefurbo: Delhio | |
[redakti] Politiko
- Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
- Sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947.
- Internaciaj organizoj: UNO (1945).
- Konstitucio: akceptita la 26-an de januaro 1950.
- Korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000).
Vidu ankaŭ:
[redakti] Ekonomio
Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs) Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. sojlolando.
[redakti] Historio
[redakti] Kristanismo en Barato
Ekzistas antikva tradicio ke kristanismo tuŝis Baraton pere de misio kaj anonco de la apostolo Tomaso kaj poste Bartolomeo. Certas krome ke en la dua jacento kristana intelektulo Panteno, kiu estis majstro de Klemento de Aleksandrio kaj multe influis Origenon per sia kultado pri platona filozofio kaj admiro pri stoikismo, entrepenis vojaĝon, sekvanate komercistan karavanon, al hindiaj landoj. La kristana historiisto Eŭsebio asertas ke la barataj kristanoj intruiĝis per hebrea (aŭ aramea) evangelio de Mateo. La kristana mezopotamia filozofo Bardesane (m. 222), en verko De India parolas pri siaj dialogoj kun membroj de la legacio direktiĝanta viziti la romian imperiestron Elagabalon.
Kvankam ekzistis neprecizeco pri la lando Hindio (foje tiu vorto estas uzata por inkluzivi ankaŭ Etiopion, kaj spite de la murego, fakte establita de la islamaj popoloj, malpermesantaj kontaktojn inter la fora Oriento kaj Eŭropo, kiam kristanaj okcidentaj revenis al Barato post la mesepokaj tempoj, ili trovis en diversaj landoj de la Barato kristanojn. (Ilaria Ramelli, Note sulle origini del cristianesimo in India en Studi Cristian. Samaŭtora, The Rode of Trade in the Early Spread of Kristanity in the Near East. international SBL.)
[redakti] Esperanto en Barato
- Naren Dholokia (1906-2002), iam fakdelegito (FD) de UEA pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
- Landa Esperanto-Asocio en Barato estas Federacio Esperanto de Barato.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Ĉefministroj de Barato
- Lok Sabha
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj
- Naksalitoj
- Goparaju Ramachandra Rao
- Ribelo de Sipajoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Barato |
- La barata ekonomio: miraklo neefika (artikolo el Monato)
- Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro
- fotoj
- pri Gandhi
|
||||
|
||||