Barbado
Barbado aŭ Barbadoso (angle Barbados) estas insulo ŝtato, unu el la Malgrandaj Antiloj. Ĝi situas en la Norda Atlantika Oceano, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj.
Origine estis Portugalia posedaĵo, nomiĝis "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la Portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio. Barbado sendependiĝis disde Britio en 1996, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj
Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio. Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, je 2010, la nura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" per la IMF.
Etimologio
La etimologio de la nomo "Barbado" ne estas certa.
La insulo aperis en hispanaj mapoj je 1511, nomiĝis kiel Isla de los Barbados.[1] Tio kredeble estas hispana traduko de portugala nomo, ĉar la unua eŭropanoj kiuj malkovris la insulo estis portugalia maristoj. Kiam portugalia esploristo Pedro a Campos formale pretendis posedrajton de la insulo en 1536, li nomis ĝin kiel Ilha Barbados aŭ Ilha de os Barbados.
La nomo Ilha de os Barbados (aŭ Isla de los Barbados) ne klaras. Ĝi signifas insulo de la barbhavaj, sed ne klaras kiu havas la barbojn aŭ kio la barboj estas. Tradicie, estis kredita, ke "la barbhavaj" aludas la barbhavan figarbon (ficus citrifolia), kiu havas pendantajn radikojn kiu similas barbojn.[2] Sed ankaŭ eblas, ke "la barbhavaj" aludas la indiĝenan popolon kariboj, kiu havis barbojn kaj estis danĝeraj batalistoj kaj kanibaloj kiujn la Eŭropanoj timis.[3]
Kiam britaj maristoj pretendis posedrajton de la insulo en 1625, ili nomis la insulon simple kiel Barbados. Tiu ankoraŭ estas la angla nomo hodiaŭ.
Paroĥoj
Barbado konsistas el 11 paroĥoj:
Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Kune ili havas pli ol duono de la loĝantaro. La ĉefurbo, Briĝtaŭno, situas en la okcidento de Sankta Mikaelo. La ĉefa flughaveno, Internacia Flughaveno Grantley Adams situas en la sudo de Kristo Kirko. Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Kune ili estas pli ol kvarono de la insulo. Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. Sankta Petro estas la nura paroĥo kiu havas du marbordojn. |
Ekstera politiko
Barbado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Alia informo
- Landkodo: BB.
- Areo: 431 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a
- Ĉefministro: Owen Arthur
- Ĉefurbo: Briĝtaŭno (angle: Bridgetown).
- Loĝantaro: 300 mil (1996).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Kredantoj: protestantoj.
- Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vesto.
- Pokapa GNP: 6.560 $.
- Valuto: barbada dolaro.
- Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966.
Referencoj
- ↑ Chabon, Ben (2000). Barbados. World Statesmen.org. Alirita 2011-01-10.
- ↑ History of Barbados. Barbados Tourism Encyclopedia. Alirita 2011-01-10.
- ↑ Barbados :: History. Encyclopedia Britannica. Alirita 2011-01-10.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.barbados.gov.bb greke http://www.totallybarbados.com/ greke http://www.accessbarbados.com/ greke http://www.barbadosparliament.com/ greke http://www.visitbarbados.org/ greke http://www.trivester.com/
|