Barbado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barbadoso)
Barbado
Barbados

Detaloj blazono de Barbado
Nacia himno: In Plenty and in Time of Need
Nacia devizo: Pride and industry (esperante: Fiereco kaj laboremeco)

Barbado sur la mapo de Karibio
suverena ŝtatoKomunuma reĝlandoinsula landolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Briĝurbo (angle: Bridgetown)
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) barbada angla (baĵana)
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo
Areo 431 km²
Loĝantaro 303 431 (2023)
Loĝdenso 660 loĝ./km²
Loĝantoj Barbadano
Vivolongo 73,94
Horzono −4
Interreta domajno bb
Landokodo BB
Telefona kodo +1-246
Plej alta punkto Mount Hillaby
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio kaj respubliko
Ŝtatestro prezidanto Sandra Mason
Ĉefministro Mia Mottley
Nacia tago 30-a de novembro
Sendependiĝo disde Britio 30-a de novembro 1966
Ekonomio
Valuto Barbada dolaro ($) (BBD)
MEP laŭ 2010
– suma $6,175 miliardoj
– pokapa $ 22 296

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj13° 10′ N, 59° 33′ U (mapo)13.17-59.5525
- koordinatoj13° 10′ N, 59° 33′ U (mapo)13.17-59.5525Koordinatoj: 13° 10′ N, 59° 33′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Hillaby [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo439 km² (43 900 ha) [+]
Loĝantaro303 431 [+] (2023)
HorzonoUTC-04:00, America/Barbados [+]

Barbado (Barbado)
Barbado (Barbado)
DEC
Map
Barbado

Vikimedia Komunejo:  Barbados [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

BarbadoBarbadoso (angle Barbados) estas insula ŝtato kaj respubliko, unu el la Malgrandaj Antiloj. Ĝi situas en Norda Atlantiko, 100 km oriente de la Kariba Maro kaj la Alventaj Insuloj [1].

Barbadon enloĝis kariboj ekde la 13a jarcento, kaj antaŭe aliaj amerikaj indiĝenoj. Portugalio pretendis pri la insulo inter 1532 kaj 1536, nomante ĝin "Os Barbados" (esperante: "La barbuloj"), sed la portugaloj ĝin forlasis ĉirkaŭ 1610, kaj en 1625, anglaj maristoj pretendis la insulon por Anglio, poste Britio. Barbado sendependiĝis disde Britio en 1966, kaj iĝis parto de la Komunumo de Nacioj [2].

Barbado estas ĉefa ircelo de turistoj en la Karibio, kaj turismo estas ĝia ĉefa industrio [3]. Ĝi estas ankaŭ la plej disvolviĝinta lando en la regiono, kaj, en 2010, la ununura lando en la regiono kiu nomiĝas "Evoluinta lando" laŭ la IMF.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la nomo "Barbado" ne estas certa.

La insulo aperis en hispanaj mapoj en 1511, nomiĝis Isla de los Barbados.[4] Tio kredeble estas hispana traduko de portugala nomo, ĉar la unuaj eŭropanoj kiuj malkovris la insulo estis portugalaj maristoj. Kiam la portugala esploristo Pedro a Campos formale pretendis posedrajton de la insulo en 1536, li nomis ĝin Ilha BarbadosIlha de os Barbados.

La nomo Ilha de os Barbados (aŭ Isla de los Barbados) ne klaras. Ĝi signifas insulo de la barbhavaj, sed ne klaras kiu havas la barbojn aŭ kio la barboj estas. Tradicie, estis kredite, ke "la barbhavaj" aludas la barbhavan figarbon (ficus citrifolia), kiu havas pendantajn radikojn kiu similas barbojn.[5] Sed ankaŭ eblas, ke "la barbhavaj" aludas la indiĝenan popolon kariboj, kiu havis barbojn kaj estis danĝeraj batalistoj kaj kanibaloj kiujn la eŭropanoj timis.[6]

Kiam britaj maristoj pretendis posedrajton de la insulo en 1625, ili nomis la insulon simple kiel Barbados. Tiu ankoraŭ estas la angla nomo hodiaŭ.

Paroĥoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paroĥoj de Barbado.
Barbado konsistas el 11 paroĥoj:
  1. Krista Kirko (Christ Church)
  2. Sankta Andreo (Saint Andrew)
  3. Sankta Georgo (Saint George)
  4. Sankta Jakobo (Saint James)
  5. Sankta Johano (Saint John)
  6. Sankta Jozefo (Saint Joseph)
  7. Sankta Lucio (Saint Lucy)
  8. Sankta Mikaelo (Saint Michael)
  9. Sankta Petro (Saint Peter)
  10. Sankta Filipo (Saint Philip)
  11. Sankta Tomaso (Saint Thomas)
Mapo de la paraĥoj de Barbado
Parado okaze de la tago de la sendependiĝo en Bridgetown

Sankta Mikaelo kaj Krista Kirko estas la plej loĝataj paroĥoj. Kune ili havas pli ol duonon de la loĝantaro. La ĉefurbo, Briĝurbo, situas en la okcidento de Sankta Mikaelo. La ĉefa flughaveno, Internacia Flughaveno Grantley Adams, situas en la sudo de Kristo Kirko.

Sankta Filipo kaj Krista Kirko estas la plej grandaj paroĥoj. Kune ili estas pli ol kvarono de la insulo.

Parlamentejo de Barbado

Sankta Georgo kaj Sankta Tomaso situas en la mezo de la insulo, kaj estas la nuraj paroĥoj sen marbordoj. Sankta Petro estas la nura paroĥo kiu havas du marbordojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estis la reprezentanto en Barbado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, iam la ŝtatestro de Barbado. En la 30-a de novembro 2021 Barbado iĝis respubliko, kun Sandra Mason anstataŭante la reĝinon Elizabeto kiel ŝtatestro.[7]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Barbado apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Aliaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: BB.
  • Areo: 431 km2
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: Sandra Mason
  • Ĉefministro: Mia Mottley
  • Ĉefurbo: Briĝurbo (angle: Bridgetown).
  • Loĝantaro: 300 mil (1996).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: protestantoj.
  • Eksporto: sukero, kemiaĵoj, vestoj.
  • Porkapa GNP: 6.560 $.
  • Valuto: barbada dolaro.
  • Historio: Brita kolonio de 1627. Rajton de memregado akiris en 1961. Sendependa ŝtato kaj membro de Brita Komunumo de 1966.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Barbados country profile", BBC News, 2012-08-02. (en-GB)
  2. Secretariat Barbados – History. Commonwealth of Nations. Arkivita el la originalo je 20 August 2014.
  3. (1 August 2005) “Climate Change and Small Island Tourism: Policy Maker and Industry Perspectives in Barbados”, Journal of Travel Research 44, p. 34–38. doi:10.1177/0047287505276589. 
  4. Chabon, Ben (2000). Barbados. World Statesmen.org. Alirita 2011-01-10.
  5. History of Barbados. Barbados Tourism Encyclopedia. Alirita 2011-01-10.
  6. Barbados :: History. Encyclopedia Britannica. Alirita 2011-01-10.
  7. Ernie Seon (EFE), Barbados se convierte en república y se despide de Isabel II 30-a de Novembro 2021, Alirita la 1an de Decembro 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]