Barbagia
El Vikipedio
La Barbagia (sardinie Barbàgia o Barbaza) estas montara parto de centra Sardinio, en Italio, kiu situas proksime de la montara grupo Gennargentu.
Ĝi dividiĝas en:
- Barbagia di Ollolai (aŭ Barbagia Superiore) - norde de Gennargentu;
- Mandrolisai - okcidente de Gennargentu;
- Barbagia di Belvì (aŭ Barbagia Centrale) - sude de Gennargentu;
- Barbagia di Seulo (aŭ Barbagia inferiore).
- Iu taksas ke la Barbagia inkluzivas ankaŭ la Ogliastra-n (konita kiel Barbàgia Trigònia).
La Barbagia estas preskaŭ tute parto de provinco de Nuoro. La ĉefaj komunumoj estas: Olzai, Aritzo, Gavoi, Ollolai, Fonni, Lodine, Desulo, Tonara, Orani, Orgosolo, Oliena, Mamoiada, Belvì, Seulo, Teti, Austis, Tiana.
