Barbara (Sankta)
El Vikipedio
(Alidirektita el Barbara (katolikismo))
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Maj. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Sankta Barbara estas iama katolikisma sanktulino, patrono de ministoj kaj artilerianoj.
Ŝi apartenas al la "14 krizo-helpantoj".
La vivo de sankta Barbara ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de katolikaj sanktuloj. Laŭ tradicio ŝi estas martiro, kiu vivis en Nikomedio (nuna Izmito) en Malgrandazio. Ŝia festotago estas la 4-a de decembro.
En tiu tago multaj katolikoj tranĉas branĉeton kun flor-burĝonoj de arbo kaj metas ĝin en vazon, por ke la floroj malfermiĝu je kristnasko. Tiu kutimo verŝajne venas de la atributoj de S-ta Barbara, kiuj estas palma branĉeto, turo, libro kaj kaliko.

