Barbara Brylska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Brylska
Persona informo
Barbara Brylska
Naskiĝo 5-an de junio 1941
en Pollando Skotniki, Pollando
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo vd
Familio
Infanoj Barbara Kosmal vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1956 - nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara BRYLSKA, konata blondulino kun misteroplena malĝoja rideto, idealo de viroj de la 70-aj kaj la 80-aj jaroj, naskiĝinta la 5-an de junio 1941, estas pola aktorino.

Ŝi naskiĝis en urbeto Skotniki proksime de Lodzo en simpla laborista familio. Ŝia patro estis seruristo kaj la patrino tajloristino. La gepatroj edukis ŝin severe. Ŝi estis modesta, timema knabino. La gepatroj faris ĉion por tio, ke ŝi finigu artistan liceon. Direktoro de la liceo vidis en ŝi talenteman junulinon kaj rekomendis al ŝi avancon al Pli supera teatra lernejo de Lodz. Jam kiel 15-jara ŝi debutis en filmo Botoj de feliĉo. En sekvanta grandfilmo Faraono ŝi korpigis ĉefrolon de Kama. La filmo estis nomumita je Oskaro. Post tiu ĉi filmo sekvis pluaj figuroj, precipe Kriŝka en Pan Wołodyjowski. Ŝi ofte prezentiĝis en la eksa GDR, ĈSSR kaj Sovetunio. Ŝi rolis ankaŭ en militaj filmoj Batalo je Berlino en Liberiĝo.

Ŝi estis trifoje edziĝinta, sed eĉ ne unu el la geedzecoj eltenis longan tempon. Naskiĝis al ŝi du infanoj - filino Barbara kaj filo Ludwig. Bedaŭrinde la filino, talentema modelino kaj aktorino, mortiĝis kiel 21-a jara dum akcidento. Tio estis grava vundo por tiu ĉi populara aktorino. Ŝi supervivis ĝis nun nur danke al la malpli aĝa filo.