Barbara Cassin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Cassin
Persona informo
Barbara Cassin
Naskonomo Laure Sylvie Barbara Cassin
Naskiĝo 24-an de oktobro 1947 (1947-10-24) (76-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj francagermanaantikva greka vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée CondorcetLycée Pasteur • Literatura fakultato de Parizo • Universitato de Parizo-Sorbono vd
Profesio
Okupo filologo • filozofo • vortaristo • scienca esploristo vd
Laborkampo lingva turniĝo • filologiofilozofio vd
Doktoreca konsilisto Pierre Aubenque • Jean Bollack vd
Verkado
Verkoj L'Effet sophistique vd
Filozofo
'okcidenta filozofino
'
Ĉefaj interesoj Sofistiko, retoriko, filozofio de la lingvo.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barbara Cassin estas franca filologino kaj filozofino, naskiĝinta la 24an de oktobro, 1947 en Boulogne-Billancourt. Direktorino de esploradoj ĉe CNRS, ŝi postvenis Jonathan Barnes kiel estro de la centro Leon Robin ĝis 2010. Ŝiaj verkoj temas ĉefe pri sofistiko (pri logika trompo) kaj retoriko kaj ankaŭ iliaj rilatoj kun filozofio. Alain Badiou kun kiu ŝi verkis plurajn librojn, konsideras ke la laboro de Barbara Cassin estas sintezo inter la heredaĵo de Heidegger kaj la « lingvistika turna-punkto ».

Verko

Barbara Cassin interesiĝis tre frue por la pensado de Martin Heidegger, kun kiu ŝi partoprenis en 1969 je la seminario de Toro ĉe René Char.

Ŝi subtenas en 1974 tezon pri pseŭdoaristotela traktaĵo pri Meliso el Samoso, Ksenofano kaj Gorgio. Rearanĝita ses jarojn poste, tiu laboro iĝis la eldonajo Se Parmenido. En 1984, ŝi organizis kolokvon Kio estas la sofistiko? kun Monique Canto-Sperber en la Internacia Kultura Centro de Cerisy-la-Salle.

Ŝi daŭrigis poste siajn esploradojn sine de la internacia kolegio de filozofio, kie ŝi estis direktorino de 1988 ĝis 1992. Plurfoje, ŝi laboris kun Michel Narcy. Ili tradukis kaj eldonis kune la libron Gamo de la metafiziko de Aristotelo.

Alia karakterizo de la laboro de Barbara Cassin estas la intereso kiun ŝi havas por la rilatoj inter la antikva pensado kaj la nuntempa mondo. Tiu estas ilustrita per la kolokvo La nuntempaj strategioj de sinproprigo de la antikvo, en Sorbono en 1990, kies aktoj estos publikitaj en 1992 sub la titolo Niaj grekoj kaj iliaj modernoj. Oni trovas tie kontribuaĵojn de Elizabeth Anscombe, Pierre Aubenque, Jacques Brunschwig, Gilles Deleuze, Jacques Derrida, Umberto Eco, Paul Ricoeur, ktp.

En 1994, ŝi subtenis en Sorbono sian rajtigon por direkti esploradojn (HDR, laŭ la francaj mallongigoj) sub la direkto de Pierre Aubenque. Tiu tezo estos publikata sub la titolo L’effet sophistique (La sofistika efiko). Krom komparo inter antikvaj verkistoj (Homero, Parmenido, Gorgio, Antifono, Aristotelo ) kaj nuntempaj temoj (Gottlob Frege, Heidegger, Hannah Arendt, Jacques Lacan, Perelman, Habermas), tiu verko proponas multajn dokumentojn. Oni trovas tie tradukojn de tekstoj, iafoje parte neeldonitaj en franca, kiaj Gorgio (kun la traktaĵo de la ne-esti kaj la kompleteco de la laŭdo de Heleno), aŭ la tetralogioj de Antifono, aŭ eltiraĵoj kiel oni skribas Historion de Lukiano de Samoso.

En la jaroj 1990, ŝi direktis centron de esploristoj por ellabori vortaron kiu regrupigos filozofiajn konceptojn igitaj de diversaj lingvoj. Konkretita en 2004, kun la eldonaĵo de Eŭropa vokablo de la filosofioj.

En 2006, ŝi eldonis kritikan verkon pri Google (Google-mi, la dua misio de Usono).

En majo 2007, post la rifuzo de la eldonisto Seuil publikigi Le Perçu (La perceptita) de François Wahl, Barbara Cassin forlasis tiun eldonejon, kie ŝi kundirektis kun Alain Badiou la kolekton la filozofia ordo kaj la dulingva serio de la kolekto points ek 1991. En septembro 2007, Barbara Cassin kaj Alain Badiou fondis ĉe Fayard la kolekton malfermitoj kies pretendita celo estas "limigi filozofion esplorante ĝiajn randojn".

Gravaj konceptoj

Sofistika historio de la filozofio

Mi proponas nomigi «historio de la sofistika filosofio », tiun kiu raportas ke la pozicioj, ne al unueco de la vero, eterna, aŭ konstituata progresive, laŭ la hegela modo (la vero kiel telos), en orienta tempo, aŭ « kiele » orienta), sed tiu kiu raportas al instantanoj de la kairos, okazaĵo, oportuneco, danke al mêkhanai, procedoj, ruzoj permesante abrupte forkapti la kairos per sia aŭdaco."

Logologio

Vorto de Novalis. La logologio nomigas la sofistikan teorion kiam la diro faras la mondon (kun, notinde, Gorgio en la traktaĵo de la ne-estulo), per opozicio (kaj kiel konsekvenco de la poemo Parmenido) al ontologio. La estulo estas kreita par la parolado (la sofistika efekto).

Bibliografio

El ŝi

  • Si Parménide, le traité anonyme De Melisso, Xenophane, Gorgia, Paris-Lille, P.U.L. -M.S.H., 1980.
  • (dir.) Le Plaisir de parler  : études de sophistique comparée, Paris, Minuit, 1986.
  • (dir.) Positions de la sophistique, Paris, Vrin, 1986.
  • La Décision du sens : le livre Gamma de la "Métaphysique" d'Aristote, introduction, établissement du texte, traduction et commentaire en collaboration avec Michel Narcy, Paris, Vrin, 1989.
  • (dir.) Nos Grecs et leurs modernes : les stratégies contemporaines d'appropriation de l'Antiquité, Paris, Seuil, 1992.
  • L'effet sophistique, Paris, Gallimard, 1995.
  • Aristote et le logos : contes de la phénoménologie ordinaire, Paris, P.U.F.,1997. Sommaire et quatrième de couverture
  • "Parménide, Sur la nature ou sur l'étant. Le grec, langue de l'être?", Paris, Seuil, "Points-bilingues", 1998
  • Voir Hélène en toute femme : d'Homère à Lacan, Paris, Les empêcheurs de penser en rond, 2000.
  • (dir. kun O. Cayla kaj Ph.-J. Salazar) "Vérité, réconciliation, réparation", Paris, Seuil, "Le Genre humain", 2004
  • Vocabulaire européen des philosophies, Paris, Seuil/Le Robert, 2004.
  • Google-moi : la deuxième mission de l'Amérique, Paris, Albin Michel, 2006.
  • Avec le plus petit et le plus inapparent des corps, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2007.
  • (dir kun D. Cohen-Levinas) "Vocabulaires de la voix", Paris, L'Harmattan, 2009
  • (dir. kun Roland Gori kaj Christian Laval) L'Appel des appels - Pour une insurrection des consciences, Paris, Mille et une nuits, "Essai", 2009.
  • (Kun Alain Badiou) Heidegger. Le nazisme, les femmes, la philosophie, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2010.
  • (Kun Alain Badiou) Il n'y a pas de rapport sexuel : Deux leçons sur "L'étourdit" de Lacan, Paris, Fayard, "Ouvertures", 2010.
  • (dir. kun Carlos Lévy)" Genèses de l'acte de parole dans le monde grec, romain et médiéval", Turnhout, Brépols, 2011
  • "Jacques le Sophiste. Lacan, logos et psychanalyse", Paris, Epel, 2012
  • "Plus d'une langue", Paris, Bayard, "Les petites conférences", 2012
  • "La nostalgie", Paris, Autrement, 2013
  • (dir.) Derrière les grilles : Sortons du tout-évaluation, Paris, Fayard/Mille et une nuits, 2014.

Pri ŝi

  • Jonathan Barnes, "De Melisso Xenophane Gorgia", The Classical Review, New Ser., Vol. 33, No. 1 (1983), pp. 66–679.
  • Stanislas Breton, "Sophistique et ontologie", Revue Philosophique de Louvain, 90, 1992, p. 279-296.
  • Stanislas Breton, "Hélène et Madeleine", Multitudes, 2001. (([1]))
  • Éric Alliez, De l'impossibilité de la phénoménologie. Sur la philosophie française contemporaine, Vrin, 1995, p. 30sq.
  • Éric Alliez, "Barbara Cassin, « Aristote et le logos. Conte de la phénoménologie ordinaire »", Multitudes, 1997. [2].
  • Stanley Cavell, "Beginning to Read Barbara Cassin", Hypatia, 15.4, Fall 200010.
  • A. D'Angelo, "Heidegger e la Sofistica. A proposito di alcune tesi di Barbara Cassin", La Cultura, 1996, vol. 34, #1, pp. 145–154.
  • B. Geoghegan, "Barbara Cassin on Google (Podcast entretien en Anglais)." Cultural Technologies podcast, http://bernardg.com/node/51.

Notoj kaj referencoj