Barbara Frischmuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verkistino (dua de dekstre) kun aliaj aŭstraj artistoj en 1974.

Barbara FRISCHMUTH (naskiĝinta en la 5-a de julio 1941 en Altaussee) estas aŭstra verkistino. En siaj verkoj ŝi kombinas fantaziajn kun realajn elementojn kaj temigas samtempajn problemojn kiel: la rolon de virino, la problemojn de eduksistemoj aŭ kulturan diversecon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en Graz la lingvojn turkan kaj hungaran kaj diplomiĝis en 1964 kiel tradukistino. Poste ŝi studis en Vieno orientistikon.

Jam en 1962 ŝi aliĝis al la grupo Forum Stadtpark kaj verkis unuajn tekstojn laŭ eksperimenta stilo. En ŝia unua romano Die Klosterschule (1968) ŝi rakontas pri la severeco ĉe katolikaj lernejoj-internulejoj. Lingva subpremo kaj sufoko estas same la temo ĉe Amoralische Kinderklapper (1969), tamen tie ĉi en etendita maniero pro la aspekto de ludado-kreiveco: nun infanoj estas kreintaj al si propran mondon kaj defendas sin kontraŭ la intrudo de aferoj el la plenkreskula mondo.

Ĉefverko[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉefverko rigardatas la t.n. Sternwieser-tripartitaĵo kiu interplektas la tavolojn de mitologio kaj reala mondo kaj transformas aŭtobiografajn travivaĵojn al ampleksa traktado de virina memtroviĝo. En la unua volumo, la romano Die Mystifikationen der Sophie Silber (1976), diosimilaj uloj decidas ekloĝiĝi en eta vilaĝo de Stirio kaj intermiksi en la rilatojn de la lokuloj. En Amy oder die Metamorphose (1978) la feino Amaryllis Sternwieser enkarniĝas en la korpo de studentino de medicino, ekkonis la ĉiutagan vivon de la homoj kaj fariĝis - verkistino! En la tria volumo nomita Kai und die Liebe zu den Modellen (1979) Amy pasigas la tagojn de certa sole edukanta patrino, kiu vidas sin ĉirkaŭfermita inter deziroj pri aŭtonomio kaj neceso cedi al la donita situacio. La feinoj ĉiam propagandas por toleremo kaj fantaziplena pripensado de ĉio.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Aliaj romanoj de ŝi estas: Das Verschwinden des Schattens in der Sonne (1973), Kopftänzer (1984), Über die Verhältnisse (1987), Einander Kind (1990), Die Entschlüsselung (2003) kaj Der Sommer, in dem Anna verschwunden war (2004).

Al ŝiaj plej gravaj rakontkolektoj nombriĝas: Haschen nach Wind (1974), Mörderische Märchen (1989) kaj Hexenherz (1994).

La ege kreiva verkistino skribis kaj teatraĵojn, radiodramojn, poemojn (Schamanenbaum, 2001) kaj plurajn porinfanajn librojn kiel: Philomena Mückenschnabel (1970), Die Ferienfamilie (1981), Ida, die Pferde und Ob (1989) kaj Machtnix oder Der Lauf, den die Welt nahm (1993).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Oni aljuĝis al ŝi diversajn premiojn, ekzemple: Österreichischer Kinder- und Jugendbuchpreis (1972); Internationaler Hörspielpreis (1990); Franz-Nabl-Literaturpreis (1999).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barbara Frischmuth, hrsg. v. Kurt Bartsch. Literaturverl. Droschl, Graz u.a. 1992 (= Dossier. Die Buchreihe über österreichische Autoren; 4).
  • Barbara Frischmuth, hrsg. v. Silvana Cimenti u. Ingrid Spörk. Literaturverl. Droschl, Graz u.a. 2007. (= Dossier. Die Buchreihe über österreichische Autoren; Extra) ISBN 978-3-85420-719-1.
  • Barbara Frischmuth. Fremdgänge. Ein illustrierter Streifzug durch einen literarischen Kosmos, hrsg. v. Daniela Bartens u. Ingrid Spörk. Residenz-Verl., Salzburg u.a. 2001, ISBN 3-7017-1255-7.
  • Barbara Frischmuth in contemporary context, hrsg. v. Renate S. Posthofen. Ariadne Press, Riverside, Calif. 1999, ISBN 1-57241-054-X.
  • Christa Gürtler: Schreiben Frauen anders? Untersuchungen zu Ingeborg Bachmann und Barbara Frischmuth. Heinz, Akad. Verl., Stuttgart 1983. (= Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik; 134) ISBN 3-88099-138-3.
  • Andrea Horváth: Wir sind anders. Gender und Ethnizität in Barbara Frischmuths Romanen. Königshausen u. Neumann, Würzburg 2007, ISBN 978-3-8260-3632-3.
  • Silvia Maria Koger: Die Funktion der Schauplätze im erzählerischen Werk von Barbara Frischmuth. Dipl.-Arb. Univ. Wien 1990.
  • Bärbel Kuehn: Kindergeschichte, Spiel und Parabel. Untersuchungen zu kurzen Prosatexten um 1970. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1988. (= Analysen und Dokumente; 23) ISBN 3-8204-1084-8.
  • Matthias Luserke: Schule erzählt. Literarische Spiegelbilder im 19. und 20. Jahrhundert. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1999 (= Kleine Reihe V&R; 4016), p. 109–116.
  • Beate Müller: Das Phantastische in der Frauenliteratur. Vergleichende Betrachtungen zu ausgewählten Werken Irmtraud Morgners und Barbara Frischmuths. Leipzig, 1995. (= Deutsche Hochschulschriften; 2290) ISBN 3-8267-2290-6.
  • Beatrix Rödl: Barbara Frischmuth: Eine Studie zur Rezeption ihrer Werke. Hausarbeit Univ. Wien 1983.
  • Gerlinde Saupper: Barbara Frischmuth. Versuch einer Charakteristik des Gesamtwerks unter besonderer Berücksichtigung der Trilogie: „Die Mystifikation der Sophie Silber“ (1976), „Amy oder die Metamorphose“ (1978) und „Kai und die Liebe zu den Modellen“ (1979). Hausarbeit Univ. Wien 1984.
  • Edith B. Vandervoort: The emergence of female adolescent protagonists in selected twentieth-century novels from French Canada, Germany, and Austria. Univ. of Tennessee, Diss., Knoxville 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]