Barbara Leigh Smith Bodichon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Barbara Leigh Smith BODICHON (naskonomo Barbara Leigh Smith) (1827-1891) estis brita feministo, edukisto kaj pentristo kiu kunfondis kun Emily Davies la unua virina kolegio en Britio, Girton College. Ŝi ankaŭ kampanjis pri edzinrajtoj kaj virinbalotrajto.

Frua vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Barbara Leigh Smith naskiĝis en 1827 apud Robertsbridge, Sussex. Ŝia patro estis Benjamin Leigh Smith, radikala kaj feminista parlamentano kiu kampanjis kontraŭ sklaveco kaj apogis kaj la francan kaj la usonan revoluciojn. Ŝia patrino estis Anne Longden, juna ĉapelfaristo kiu neniam edziniĝis kun la patro: skandale, la paro loĝis kune sen edziĝo kaj entute Longden naskis kvin infanojn. Barbara estis la plej aĝa. Kiam Barbara aĝis sep jarojn, la patrino mortis per tuberkulozo, kaj la patro mem edukis siajn infanojn. Ili ĉeestis la lokan lernejon kaj lernis kune kun laboristaj infanoj. Hejme, ili povis renkonti kaj amikiĝi kun multaj politikistoj kiujn gastigis la patro.

Ĉi tiu infaneco estis kontraŭ ĉiuj konvencioj kaj, cetere, ĉiu el la infanoj de Leigh Smith, filoj kaj filinoj, ricevis kiam si atingis la aĝon de 21 jaroj, la granda sumo de po tri cent pundoj por jaro. Tial ĉiuj, eĉ filinoj, povis kaj rajtis memstari.

La familio vivis ĉefe en Hastings, Kent kaj ankaŭ en Londono. En Hastings, Barbara amikiĝis kun la juna Bessie Raynor Parkes ekde 1847, kaj la du junulinoj kunkune verkis por loka ĵurnalo, la Hastings and St. Leornard's News. Ŝi ankaŭ amikiĝis kun la pentristo Anna Mary Howitt (kiun ŝi vizitis en Germanio en 1850, kiam Howitt studis tie). Howitt, Dante Gabriel Rossetti kaj aliaj vizitis ŝin en ŝia hejmo, Scalands en Hastings. Alia notinda amiko estis la verkisto George Eliot.

Barbara ricevis edzproponojn, de J.J Sylvester, John Chapman kaj Herbert Spencer, sed ŝi rifuzis edziniĝi ĉar ŝi tute malakceptos fariĝi jure senpova edzino. Malgraŭ ĉio, ŝi finfine akceptis la francan radikalulon Eugene Bodichon, kiun ŝi renkontis en Alĝero, kaj edziniĝis kun li en junio 1857. Tamen, ŝi naskis neniujn infanojn, kaj loĝis kun li en Alĝero nur ses monatojn ĉiujare: la ceterajn monatojn ŝi pasis sole en Britio. Ankaŭ ŝi konservis ŝian naskonomon kaj ŝi sin nomigis Barbara Leigh Smith Bodichon, dirante: "Mi estas gajninta rajton esti Barbara Smith"[1]

Barbara ankaŭ estis parenco de Florence Nightingale - la patro de Barbara kaj la patrino de Florence estis gefratoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Edukisto[redakti | redakti fonton]

La unua projekto de Barbara Leigh Smith estis progresema lernejo en Londono. Kun Elizabeth Whitehead ŝi studis londonajn bazlernejojn kaj malfermis Portman Hall School (Lernejo de Portman Halo) kiu estis senkonfesia, akceptanta kaj inajn kaj virajn lernantojn, el iu ajn socia klaso. La lernejo sukcesis dum dek jaroj, kaj enhavis ĝis 113 lernantojn[1].

En 1862, Bodichon kunlaboris kun Emily Davies en komitato kiu kampanjis por ke knabinoj rajtu esti ekzamenataj de la Universitato de Kembriĝo.

Ŝi poste laboris kun Davies kaj aliaj kaj kolektis sufiĉe da mono por fondi nurvirinan kolegion: ŝi mem donis 1,000 pundojn. La kolegio unue malfermis en 1868 en Hitchin, Hertfordshire, kiel la College for Women (Kolegio por virinoj), estrita de Charlotte Speir Manning. En 1873 ĝi translokiĝis al vilaĝo de Girton, ĉirkaŭ kvar kilometroj el Kembriĝo, kie ĝi estis renomigita kiel Girton College. La kolegio unue ne membris en la universitato de Kembriĝo - ĝi membris en la universitaton ekde 1940, sed lernantoj de Girton ne rajtis plene membri en la universitaton antaŭ aprilo 1948. Bodichon servis en la kolegia komitato kaj estis provizora estrino en 1872. Ŝi ofte vizitis la kolegion kaj interesiĝis pri sanigo kaj bonfarto de la studentoj.

Feministo[redakti | redakti fonton]

En la 1850-a jardeko, Barbara Leigh Smith kampanjis pri juraj neeblecoj de virinoj, aparte edzinoj.

Ŝi verkis artikolojn kaj organizis petskribojn, laborante kun Caroline Norton kaj aliaj feministoj. Ŝi ankaŭ atestis al parlamenta komitato pri la jura pozicio de edzinoj, kaj tiel helpis leĝiĝi la Matrimonial Causes Act (Leĝo pri geedzecaj procesoj) kiu permesis eksedziĝo per juĝeja proceso anstataŭ paralamenta leĝpropono, kaj plifaciligis eksedziĝon por virinoj. La nova leĝo ankaŭ protektis la propraĵajn rajtojn de eksedzinoj. Bodichon ankaŭ kontraŭis la juran pozicion pri la propraĵo kaj laborpago de edzinoj, kaj en 1857 ŝi verkis Women and Work (Virinoj kaj laboro) en kiu ŝi diris ke la dependeco de edzinoj je iliaj edzoj estis degradanta.

En 1858, kunkune kun Bessie Raynor Parkes, Bodichon starigis la feministan ĵurnalon The Englishwoman's Review (La revuo por anglinoj). Ĝi kampanjis por virinaj kuracistoj kaj altnivela eduko de virinoj. Bodichon ankaŭ verkis artikolojn kontraŭ sklavecon, dum vojaĝo en Usono kun ŝia edzo. En 1862, Emily Davies fariĝis redaktoro anstataŭ Raynor Parkes.

En 1859, Bodichon establis oficejon al Langham Place, Londono por helpi virinojn trovi pagatan laboron. Ekde 1861 kuniĝis tie aliaj feministoj, kiel Emily Davies, Elizabeth Garrett, Sophia Jex-Blake, Louisa Garrett Smith, Emily Faithfull kaj Anne Proctor. Ĝi fariĝis feminista centro, kaj eknomiĝis la Langham Place Group (Grupo de Langham Place). Tiu grupo kampanjis por John Stuart Mill en la parlamenta balotado de 1865.

En 1865, Bodichon kunfondis la Kensington Society (Socio Kensington) kaj partoprenis en la London Suffrage Committee (Londona balotrajta komitato) kiu organizis parlamentan petskribon pri virinbalotrajto. Poste, Bodichon organizis kunvenojn kaj paroladis pri virinbalotrajto. Ŝi varbis multajn virinojn al la movadon, inklude Lydia Becker. Ŝi ankaŭ verkis multajn pamfletojn pri virinrajtojn.

Morto kaj heredo[redakti | redakti fonton]

En 1877, Bodichon fariĝis grave malsana, estis paralizita, kaj vivis invalide en Hastings ĝis ŝia morto la 11-a junio 1891. Dumtempe, ŝi estis helpinta Girton-ajn studentojn, kiel Hertha Marks kiu poste fariĝis grava sciencisto. Ŝi heredigis 10,000 pundojn al Girton College. Ŝi estis entombigita en Brightling, East Sussex.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.girton.cam.ac.uk/about/college-history/barbara-bodichon/