Barbara Wachowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Wachowicz

Barbara WACHOWICZ (naskiĝis la 18-an de majo 1937 en Podlaĥio) estis pola verkistino, aŭtorino de biografioj de grandaj poloj, fotistino kaj scenariistino. Honora civitano de Varsovio kaj Płońsk.

Verkistino, kiu promocias polan patriotismon, honoron kaj noblecon. Ŝi verkis pasiigajn rakontojn pri la vivo, verkado, amo kaj sekretoj de Grandaj Poloj: Frédéric Chopin, Tadeusz Kościuszko, Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Henryk Sienkiewicz, Melchior Wańkowicz, Stefan Żeromski, kaj ankaŭ pri la plej eminentaj siluetoj de la pola skoltismo.

Ŝi kreis filmajn kaj televidajn scenarojn, radio-disaŭdigojn, ekspoziciojn, scenajn spektaklojn (ekz. "Polaj antaŭkristnaskaj vesperoj" 1988).

Eksteraj ligiloj