Barbra Streisand

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barbra STREISAND [BAR-bra STRAJS-and], naske Barbara Joan STREISAND (naskiĝis la 24-an de aprilo, 1942) estas usona kantistino, aktorino, produktorino kaj reĝisorino.

Ŝi naskiĝis en Brooklyn, Novjorko. Kiel junulino ŝi komencis kantistan karieron, sed ŝiaj provoj prezenti sin en kant-konkursoj ne estis tre sukcesaj.

Ekde 1962 Barbra Streisand aperis sur la scenejo de la Broadway-teatro: unue en la muzikalo I Can Get It For You Wholesale, poste en Funny Girl, en kies filmigo ŝi tiel brile prezentis la ĉefrolon, ke ŝi gajnis Oskaron. Dua Oskaro sekvis en 1976: Oni honorigis la komponaĵon Evergreen de la filmo A Star Is Born.

Ŝi produktis aron de siaj filmoj, kaj ankaŭ jam brilis kiel reĝisorino: 1983 (Yentl), 1991 (The Prince of Tides) kaj 1995 (The Mirror Has Two Faces).

Barbra Streisand estas politike aktiva. Ŝi subtenas la demokratian Partion de Usono (United States Democratic Party).

Listo de filmoj

  • Funny Girl (1968)
  • Hello, Dolly (1968)
  • The Owl and the Pussycat (1970)
  • What's Up, Doc? (1972)
  • The Way We Were (1973)
  • A Star Is Born (1976)
  • Yentl (1983)
  • Nuts (1987)
  • The Prince of Tides (1991)
  • The Mirror Has Two Faces (1995)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj