Barcarrota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barcarrota
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 452  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 6° 51′ U (mapo)38.5147863-6.8486267Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 51′ U (mapo) [+]
Alto 467 m [+]
Areo 136,1 km² (13 610 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barcarrota (Hispanio)
Barcarrota (Hispanio)
DEC
Barcarrota
Barcarrota
Situo de Barcarrota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barcarrota [+]
vdr

Barcarrota [barkarOta] (Rompita boato, sed plej verŝajne de Rompita ŝuo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas barcarroteños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Barcarrota estas situa en la okcidenta parto de la provinco de Badajoz, je altitudo de 467 m; je 49 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 136,1 km². Ĝi troviĝas norde de la distrikto de la Sierra Suroeste kaj sude de Llanos de Olivenza, oriente de Portugalio kaj okcidente de Tierra de Barros.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2021 estis de 3.505 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono de Barcarrota eble estis loĝata de la unuaj tempoj iberoj, pro tio ke ekzistas ŝtonaj spuroj funebraj kiuj atestas ties fruan loĝadon. Inter ĉi tiuj spuroj, estas la plej granda aro de tomboj de la prahistorio de la Provinco de Badajoz krom la dolmenoj konitaj kiel “La Milano” kaj “La Lapita” kiu atestas la prahistorian loĝadon. Nuntempe oni konas neniun indikon de ties malnova loĝloko, ĉar oni supozas, ke la fundamentoj de la aktuala setligo estis agado de la araboj dum la invado kaj reloĝado de tiu zono. Post la eventoj de la Rekonkero, Barcarrota konvertiĝis en feŭdo de la Episkopo de Badajoz.

Dum la 16a jarcento la feŭdo pasis de unuj sinjoroj al aliaj.

Militoj kun Portugalio[redakti | redakti fonton]

Dum longe, kaj ekde antaŭ la Centjara milito, Barcarrota jam suferis la atakojn de homoj de Portugalio ĉar la vilaĝo troviĝas proksime de la landlimo kiu atingis ĝis la teritorion de Olivenza, sed post 1640 kaj dum la Milito de Restarigo, Barcarrota suferis ankaŭ la detruon kaj konstantan sieĝon de la portugaliaj armeoj, same kiel Valverde de Leganés kaj la aliaj landlimaj vilaĝoj de la distrikto.

Ankaŭ la Milito de hispana sukcedo al la hispana krono produktis detruan efikon en la distrikto, kie la hispanaj loĝintoj suferis grandajn penojn, abandoninte siajn hejmojn kaj havaĵojn por eviti perdi la vivon en tiu epoko de malcerto.

Amerika konkero[redakti | redakti fonton]

Barcarrota kontribuis al tiu procezo per 76 el siaj loĝintoj. Inter la kapitanoj plej elstaraj estas Gómez de Tordoya kaj Juan de Acosta, konkeristoj de Peruo, kaj Francisco de la Bastida, kiujkiel komponinto de la grupo de Diego García de Paredes, troviĝas inter tiuj kiuj fondis la urbon de Trujillo en Venezuelo.

Aliflanke (kaj kvankam estas dokumentoj kiuj ŝajne pruvas, ke li naskiĝis en Jerez de los Caballeros), pro la estimo al li en la vilaĝo, oni menciu unu el la plej elstaraj kapitano de la 16a jarcento, nome Hernando de Soto, konkeristo de la sudo de Usono, post esti en aliaj punktoj de Ameriko, inter ili Peruo, kie partoprenis aktive en la konkero de Cajamarca.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Barcarrota en la periodo (2000 – 2007)
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2011 2021
3.742 3.717 3.616 3.675 3.660 3.627 3.518 3.664 3676 3505

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj plej famaj estas la jenaj:

  • Preĝejo de la Virgulino: de stilo de gotiko. KOmence eta sanktejo kiu fine de la 16a jarcento iĝis preĝejo de unusola ĉambro gotika. Elstaras retablo de la stilo de baroko, gotika Kristo Gótico kaj du pentraĵoj, unu de Morales kaj alia de la moderna pentristo Covarsí, kune kun la kradaro. La skulptaĵo de la Virgulino estas de nekonata deveno, eble visigota.
  • Preĝejo de Santiago: pli simpla kaj preskaŭ monaĥeca, estis konstruita en la 13a jarcento ĵus konkerita la teritorio al araboj. Konstruita laŭ stilo de romaniko de transiro montras belan centran ĉambron de duoncirklaj blovoj kaj du flankajn ĉambrojn pli mallarĝajn de stilo de gotiko. Elstaras multkolora retablo de la 18a jarcento. Ĝi konservas el la romaniko sian orientigon al oriento kaj la dikecon de siaj muroj, tiel kiel kelkaj geometriajn pentraĵojn. Ĝi posedas krome romian funebran ujon kaj pentraĵon de la sevila skolo de pentrarto reprezentantan Sanktajn Justa kaj Rufina.
  • Kastelo: konstruaĵo de la 14a jarcento, kie elstaras la ĉefturo, rektangula, tre fortika. Ĝi estis fortikaĵo dependa de la urbo de Badajoz kaj apartenis al la Ordeno de Alcántara. Fine, ĝi formis parton de la posedaĵoj de la grafoj de Montijo. Aktuale ĝi loĝigas la lokan taŭrludejon.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Patronaj festoj de la 7a ĝis la 12a de septembro honore al la Virgulino de Soterraño (Subtero), kiun oni celebras la tagon 8a.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • Kvankam estas dokumentoj, kiel jam dirite, kiuj ŝajne pruvas, ke li naskuĝis en Jerez de los Caballeros, multaj en Barcarrota opinias ke tie fakte naskiĝis Hernando de Soto, malkovrinto, esploristo kaj konkeristo de Florido.
  • Alberto Contador, biciklisto, naskiĝinta en Pinto, Madrido, sed filo de elmigrintoj de Barcarrota.

Biblioteko de Barcarrota[redakti | redakti fonton]

Eksterordinara evento famigis la nomon de Barcarrota en la regiono kaj en la tuta lando ekde kultura kaj historia vidpunkto, ĉar en 1992 aperis libraro enmurigita de ege alta kulturhistoria valoro. La novaĵo koniĝis en 1995 kiam la regiona registaro anoncis la aĉetadon de la libraro al la familio kiu trovis ĝin. Inter la libroj rapide ekkoniĝis, ke unu el ili estis nekonata eldono de unu de la plej famaj libroj de la hispana literaturo nome El Lazarillo kiu alportis gravan sciaron al la studo bibliografia de tiu verko. Krome estis elmurigitaj, konservigitaj kaj pristuditaj aliaj verkoj, krom la juvelo de la pikareska romano, kiel manuskripto en itala lingvo kun seksafera enhavo, eta traktato pri ekzorcoj, ekzemplero de malpermesita "Preĝaĵo de la Enmurigita" en portugala, latinlingva eldono de la verko Lingua de Erasmo, traktato de kiromancio, traktato pri ebla unuigo de la religioj kristana, islama kaj juda, do ĉiuj draste malpermesitaj de la Inkvizicio dum la dua kvarono de la 16a jarcento kaj tre verŝajne enmurigitaj ekde tiam. Ĉiuj libroj estis eldonitaj de la regiona registaro en faksimilaj eldonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]