Barcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barcs (barĉ) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Barcs, kies centro estas.

Kastelo de Kremsier ruine

Bazaj informoj

Geografio

Barcs situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Virovitica, laŭ fervojo Pécs-Murakersztúr. Ĝi estas limotrapasejo al Kroatio.

Historio

La komunumo estis unuafoje menciita en 1389, estis biena centro de la Marczali-familio. Ties fortikaĵon okupis la turkoj en 1555, poste la areo senhomiĝis. resetliĝo de kamparanoj okazis ekde 1677. La vilaĝo iĝis urbo en 1979.

La urbon ĉirkaŭas la Nacia parko DanuboDravo. La rivero iĝis navigebla ĝis Barcs fine de la 19- j.c., sed poste la rivero resoviĝis kaj ofte ŝanĝis riverbranĉojn. Deponejo pri salo kaj tabako gardas memoron pri ŝipado en la urbo, kiu estas la plej malnova urba domo. Dum esto de Jugoslavio malofte ŝipoj flosis, sed post la kroata-serba milito en 1991 ankaŭ la rivero pleniĝis de minoj, verŝajne ankaŭ nun restis iom. Dum la milito Barcs ricevis hazardan bombon, sed okazis nur malgrandaj damaĝoj.

Vidindaĵoj

La romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1814, la turo estas 27 m-ojn alta.